En Libera Folio Toño del Barrio raportis pri sia Esperanto-kurso en Twitter. Enkonduke legeblas: “La servo iĝis vaste konata lige kun la lastatempaj manifestacioj en Moldavio, kiam oni ekparolis pri ‘Twitter-revolucio’, ĉar informoj pri la okazaĵoj estis dissendataj interalie per la nova servo.”
Twitter-revolucio! Sonas ŝike.
Ŝajne temas pri fuŝita koloro-revolucio. Koloro-revolucioj estas ribeloj organizataj laŭ strategia miksaĵo el Lenin, Gandhi kaj modernaj merkatigaj principoj. Tre gravas movada simbolo, ekzemple koloro dum la Oranĝa Revolucio en Ukrainio (2004/2005). Tamen koloro ne nepras por kolora revolucio; taŭgas ankaŭ aliaj simboloj, ekzemple rozoj (Kartvelio, 2003) aŭ tulipoj (Kirgizio, 2005).
Ĉefa ideologiisto de tiaj ribeloj estas Gene Sharp, kiu verkis koncizan gvidlibron por puĉemaj movadoj: From Dictatorship to Democracy (De diktaturo al demokratio). Malgraŭ sia titolo la gvidlibro servis kutime ne por demokratiigo de diktaturoj, sed precipe por faligo de (pli-malpli) libere elektitaj registaroj.
Pri la Twitter-revolucio en Moldavio legu el interna vidpunkto en Kosmopolito. (Bedaŭrinde nur la blog-titolo estas en Esperanto.) Tipe, sed ne nepre por kolora revolucio estas ribelo post demokratiaj elektoj kaj la nepruvita aserto pri falsigo de tiuj elektoj. (Jen dek argumentoj, kial la Komunisma Partio de Moldavio ne bezonis elektofalsigon por denova venko.)
Sed kio pri Twitter en la Twitter-revolucio? Probable tiu pepo-servo tute malgravis dum la ribelo. En tuta Moldavio vivis nur manpleno da Twitter-uzantoj.
Ŝuo de pacemulo en Moldavujo. Fotis: VargaA
Bona atentigo. Fakte, kiel vi povas imagi, la aludo al Moldavio estas simpla enkonduko al la temo.
Mi supraĵe ekzamenis la libron pri transiroj el diktatoreco al demokratio. Min surprizis trovi neniun aludon al la kazo de Hispanio. Eble ĉar usonaj gvidantoj kaj iliaj intelektuloj nenion faris por helpi forigi la malnovan hispanian reĝimon, kiu tiel bone servis ilin.
Kompreneble mi rimarkis, ke via artikolo ne temis pri Moldavio, sed pri via laŭdinda Esperanto-kurso en Twitter. Mi nur utiligis la frapvorton “Twitter-revolucio” (kiun inventis ja ne vi) por rakonti aferojn, kiuj interesas min mem. Nur tiun frapvorton mi komentis, ne vian tutan artikolon.
Pri la libro de Gene Sharp: Ĝi taŭgas nur kiel strategia gvidlibro (se hazarde vi planas puĉon) aŭ por kompreni la strategiojn de multaj nuntempaj puĉoj. Ĝi ne taŭgas por kompreno de diktatureco aŭ de demokratieco. La mondo pli komplikas, ol Gene Sharp ŝajne opinias ĝin.
Pri la kazo de Hispanio ankaŭ mi scias malmulton. Mi scias iom pri la Hispana Civitana Milito, ĉar mi konis kelkajn homojn, kiuj batalis en la Internaciaj Brigadoj. Sed mi scias malmulton pri la posta historio. Laŭ mia (eble malĝusta) imago Hispanio fariĝis demokratio ne pro civitana movado, sed pro trankvila morto de la diktatoro kaj saĝa decido de reĝo. Do: se mi estus verkinta la libron de Gene Sharp, ankaŭ mi probable estus neglektinta la kazon de Hispanio.
La demokratiigo de Hispanio estis multe pli komplika movado ol la simpla decido de unu homo. Jam de antaŭ multaj jaroj ekzistis sociaj movadoj favorantaj la ŝanĝon de reĝimo, kaj la ĝenerala etoso estis favora al tiu forigo de demokratio. La fortoj ne estis sufiĉaj por akiri liberecon antaŭ la morto de la diktatoro, sed la evoluo estis evidenta eĉ antaŭ tio. Poste, la bataloj inter la partianoj de la malnova reĝimo kaj la favorantoj de radikala ŝanĝo estis tre akraj, kaj kostis eĉ mortojn. La vojo al demokratio estis multe pli serpenteca ol oni povus antaŭvidi, plenplena de konsentoj, akordoj, interbataloj kaj mispaŝoj.
La rolo de la reĝo ne estis tute neglektinda, sed multe malpli granda ol oni ofte diras.
Fakte, estas por mi iom deprimiga afero konstati ke la simpliga propagando tiel bone efikis eksterlande.
Mi ne komprenas, kiel oni povas krei “kurson” per Twitter, kiu permesas ege limigitan nombron de literoj. La ligo direktas la listo de mallongaj mesagxoj, kiu eble estas prezentataj kiel kurso.
Bonintenca, sed iomete vana.
Faru Twitter-Revolucion! Malpor litero-limigo! Por unumesaĝa sendeblo de “Ausführliche Sprachlehre des Esperanto. Lehr- und Nachschlagewerk für Fortgeschrittene” de Hermann Göhl!
(Por scivolemuloj: Mi jam delonge ne okupiĝis pri Promene. Tamen mi ankoraŭ vivas. Novan artikolon mi verkos eble venontan semajnon.)