Pri

Pri onta, kiu jam antas, kiam vi legantas:

Mi ankoraŭ  ne povas imagi, kiom ofte mi verkos por tiu ĉi reta taglibro. Probable ĝi ne fariĝos vera taglibro, sed eble semajnlibro. Do ne atendu tro multan.

La blogotitolan promeson Promene mi plenumos laŭ metafore vasta senco. Mi promenos tra la kampoj de miaj profesiaj kaj hobiaj interesoj. Tio estas: komunikado (speciale reklamo kaj propagando), grafikado, literaturo, filozofio, biologio, promenologio … Promene, tio signifas: mi ne fosos profundajn sulkojn nek sisteme traplugos kampojn tutajn.

Krome mi intencas verki pri Germanio. Kvankam tiu lando, en kiu mi senvole naskiĝis, ne aparte interesas min — patridiotismon mi opinias malsano —, mi povas imagi, ke esperantistojn interesas fremdaj landoj el interna vidpunkto. Do mi rakontos iom pri Germanio.

Koncize pri mi:
Dirk Bindmann (1966/1987), vivas en Zeitz apud Leipzig en Germanio.
Dirk Bindmann