
Hodiaŭ mi estis atestanto antaŭ tribunalo. Tio estis interesa sperto, ĉar mi nur du fojojn vizitis juĝejon. La unua fojo estis proksimume en 1987. Tiam, ankoraŭ en GDR, okazis ĉiumarde »senkosta jura konsilado«. Tiun konsiladon mi uzis, por defendi min kontraŭ tedaj policaj persekutoj. Do, mi demandis alian ŝtatan organon, kion la polico rajtas kaj ne rajtas. Servis juĝisto, kaj post mia demando ŝi komencis ridi, ĉar mi estis la unua, kiu petis konsilon pri tia demando. Tial ŝi ne tuj povis respondi mian demandon, sed poste ŝi indikis la plej koncernan leĝon kaj fakan literaturon. Tiel ŝi efektive helpis min.
Hodiaŭ do la dua fojo en juĝejo. Eĉ kun funkcio en kriminala proceso! Temis pri krimo en 2012. Nature mi apenaŭ memoras, kio okazis antaŭ sep jaroj. Temis pri rompo en komunan kelon kaj ŝtelo de mia biciklo. Oni ŝtelis ankaŭ aliajn biciklojn el la kelo, sed ŝajne nur mi denuncis la krimon. Multaj kredas ne inda denuncon de bicikloŝtelo, ĉar la polico ne okupiĝas pri tiaj bagateloj, sed mi havas bonajn spertojn pri la spuremo de la polico. Ĝi jam trovis bandon de junuloj, kiuj damaĝis alian biciklon de mi.
La hodiaŭa juĝoto eble ne mem rompoŝtelis mian biciklon. Oficiale la tribunalo procesis kontraŭ li pro krimo, kiun mi devis serĉi en vortaro: profesieca ricelado. Riceli signifas laŭ PV: »Konscie helpi ŝteliston aŭ rabiston, ricevante la ŝtelitaĵon por ĝin konservi, kaŝi aŭ memprofite vendi.« Mi tute ne povas imagi, pri kio la ulo fakte kulpas. Mi nur scias, ke la polico trovis grandan stokon de diversaj ŝtelitaĵoj, inter ili ankaŭ parton de mia biciklo. Do, eble la ulo mem komercis per la ŝtelitaĵoj, aŭ li estis nura posedanto de la kaŝejo, aŭ io alia. Li aspektis ne tiel ruza, kiel mi imagis riceliston.
Tamen, la supozata kulpo de la juĝoto devas esti sufiĉe granda, ĉar li evidente ne venis el la propra hejmo, sed kun tintaj ĉenoj ĉirkaŭ manoj kaj piedoj kaj gardata de du policanoj. Krome, la proceso ne okazis en normala Regiona Juĝejo, sed en pli supera Landa Juĝejo. Landa Juĝejo estas apelacia instanco kontraŭ verdiktoj de Regionaj Juĝejoj. Krome, Landa Juĝejo povas esti ankaŭ la unua instanco, se la krimo sufiĉe gravas. Tiel estis ĉikaze. El la formalaj cirkonstancoj de la proceso mi konkludas, ke, se la tribunalo opinios la juĝoton kulpa, li ricevos punon de minimume kvar jaroj en malliberejo. Pri malpli grava krimo la Tria Granda Kriminala Ĉambro de la Landa Juĝejo ne okupiĝus.
Atesti en la Landa Juĝejo, tio signifas, ke mi devis ellitiĝi je la kvina horo, veturi per trajno al la urbo Halle kaj tie atendi ekde la naŭa horo antaŭ salono 187. Por eniri la juĝejon necesis sekureca kontrolo kiel en flughaveno. Interne la Landa Juĝejo estas spirhaltige bela kaj multkolora. Jen vera justica palaco! Kaj preskaŭ senhoma.
Bonŝance mi ne devis atendi longe antaŭ salono 187. Juĝeja oficisto rimarkis mian fruan alvenon kaj demandis la juĝistojn, ĉu ili volas komenci per mia atestado. Do, mi tuj povis eniri la juĝsalonon. Mi eksidu en la mezo de la salono ĉe tableto kun mikrofono. Maldekstre sidis la juĝoto kun sia advokato. Dekstre la prokuroro. La juĝista tablo antaŭ mi estis ankoraŭ malplena. Post kelkaj minutoj venis el apuda ĉambro kvin juĝistoj (tri profesiaj kaj du laikaj). Ni ĉiuj devis ekstari ĝis la prezidanta juĝisto petis nin residiĝi.
Parolis preskaŭ nur tiu prezidanta juĝisto. Ŝi mallonge klarigis, kio estu traktota dum la postaj horoj, kaj komencis pridemandi min: mia persona nomo, aĝo, loĝloko kaj profesio. Mi elektis la plej prestiĝan el miaj profesioj: »arbohakisto«. Poste ŝi demandis kelkajn detalojn pri la rompoŝtelo de mia biciklo, sed kiel mi jam supozis: mi ne povis rakonti multon pri krimo, kio okazis antaŭ sep jaroj. Al mi ŝajnas, ke mia plej grava helpo por la proceso estis informoj, kiuj dokumentoj kun pliaj detaloj devus ekzisti: almenaŭ la polica protokolo de mia denunco kaj mallonga retpoŝta korespondado kun la polico, post kiam ĝi trovis parton de mia biciklo en la ricelista stoko. Tiujn dokumentojn la tri profesiaj juĝistoj serĉis en la dosierujoj kaj iom diskutis pri la trovitaĵoj. Fine la prezidanta juĝisto demandis la advokaton kaj la prokuroron, ĉu ankaŭ ili deziras pridemandi min, sed ambaŭ rezignis.
Je mia liberigo ŝi subskribis atestilon, ke mi rajtas ricevi atestantomonon. Tio estas repago de elspezoj por unuaklasa trajnbileto kaj modesta rekompenco pro mia perdita tempo. Mi ankoraŭ iomete vagis tra la bela juĝeja domo, prenis mian atestantomonon el la juĝeja kaso kaj eliris en someran pluvon.