Twitter-revolucio

Twitter-revolucio

En Libera Folio Toño del Barrio raportis pri sia Esperanto-kurso en Twitter. Enkonduke legeblas: “La servo iĝis vaste konata lige kun la lastatempaj manifestacioj en Moldavio, kiam oni ekparolis pri ‘Twitter-revolucio’, ĉar informoj pri la okazaĵoj estis dissendataj interalie per la nova servo.”

Twitter-revolucio! Sonas ŝike.

Ŝajne temas pri fuŝita koloro-revolucio. Koloro-revolucioj estas ribeloj organizataj laŭ strategia miksaĵo el Lenin, Gandhi kaj modernaj merkatigaj principoj. Tre gravas movada simbolo, ekzemple koloro dum la Oranĝa Revolucio en Ukrainio (2004/2005). Tamen koloro ne nepras por kolora revolucio; taŭgas ankaŭ aliaj simboloj, ekzemple rozoj (Kartvelio, 2003) aŭ tulipoj (Kirgizio, 2005).

Ĉefa ideologiisto de tiaj ribeloj estas Gene Sharp, kiu verkis koncizan gvidlibron por puĉemaj movadoj: From Dictatorship to Democracy (De diktaturo al demokratio). Malgraŭ sia titolo la gvidlibro servis kutime ne por demokratiigo de diktaturoj, sed precipe por faligo de (pli-malpli) libere elektitaj registaroj.

Pri la Twitter-revolucio en Moldavio legu el interna vidpunkto en Kosmopolito. (Bedaŭrinde nur la blog-titolo estas en Esperanto.) Tipe, sed ne nepre por kolora revolucio estas ribelo post demokratiaj elektoj kaj la nepruvita aserto pri falsigo de tiuj elektoj. (Jen dek argumentoj, kial la Komunisma Partio de Moldavio ne bezonis elektofalsigon por denova venko.)

Sed kio pri Twitter en la Twitter-revolucio? Probable tiu pepo-servo tute malgravis dum la ribelo. En tuta Moldavio vivis nur manpleno da Twitter-uzantoj.

Ŝuo de pacemulo en MoldavuhujoŜuo de pacemulo en Moldavujo. Fotis: VargaA