Antaŭ 100 jaroj estis murdita Rosa Luxemburg [roza luksemburg]. Ŝi estis elstara komunisto kaj fervora batalanto kontraŭ naciismo kaj milito. Ŝia batalo kontraŭ milito ne signifas principan kontraŭon al perforto. Por komprenigi ŝian opinion, mi tradukos parton el ŝia Enkonduko por la membiografio de Vladimir Korolenko. Temas pri rerakonto de legendo el la juda historio. La titolo devenas de mi.
La sankta ordono
En Judio regis la romianoj per glavo kaj fajro, prirabis la landon kaj elsuĉis la enloĝantojn. La popolo ĝemis kaj kliniĝis sub la malamata jugo. Vidante la suferon de sia popolo, ekstaras la saĝa Menaĥem, filo de Jehudo, memorigas pri la heroaj tradicioj de la prapatroj kaj predikas ribelon kontraŭ la romianoj, la »sanktan militon«. Kontraŭis tion la sekto de la mildkoraj esenoj, kiuj same kiel Tolstojo rifuzas ĉiun aplikon de perforto kaj kredas saviga nur asketismon, internan purigon kaj fuĝon antaŭ la mondo. »Per via instigo al batalo vi semas malbenon!« ili protestas al Menaĥem. »Kiam urbo estas sieĝata kaj ĝi defendas sin, tiam la sieĝantoj kutime donacas la vivon al la subemaj enloĝantoj, dum la defendintojn ili transdonas al la morto. Ni predikas al nia popolo humilecon, ke ĝi ne pereu. Oni ne sekigas akvon per akvo kaj ne estingas fajron per fajro. Tiel ankaŭ la perforto ne venkas la perforton, ĉar malbona estas ĝi mem.«
Al tio Menaĥem, filo de Jehudo, respondis ne ŝancelite: »Perforto estas nek bono nek malbono, ĝi estas perforto; bona aŭ malbona estas nur ĝia apliko. La perforto de la brako estas malbona, se ĝi estas levita por prirabo kaj subigo de malfortuloj; sed se ĝi estas levita por laboro kaj por defendo, tiel perforto estas bona. Prave: oni ne estingas fajron per fajro kaj ne sekigas akvon per akvo. Tamen, la ŝtonon oni rompas per ŝtono, la ŝtalon oni baras per ŝtalo kaj perforton per perforto. Kaj krome: la supereco de la romianoj estas la fajro, sed via humileco – la ligno. La fajro estingiĝos ne antaŭ la forvoro de la tuta ligno.«
La »legendo« finas per prediko de Menaĥem: »Ho Adonajo, Adonajo! Neniam, dum nia tuta vivo, faru nin malfidelaj al la sankta ordono: la batalo kontraŭ maljusteco. Neniam permesu al ni paroli: ni savu nin mem kaj lasu la malfortajn al ilia sorto. Ankaŭ mi kredas, ho Adonajo, ke via regno venos sur la tero. Pereos perforto kaj subpremo, la popoloj kunvenos al la festo de la interfratiĝo, kaj neniam plu homa mano verŝos homan sangon.«
Fonto de la germana originalo
Rosa Luxemburg: Einleitung. En: Vladimir Korolenko: Die Geschichte meines Zeitgenossen. Tradukis Rosa Luxemburg. Berlin: Paul Cassirer 1919. p. XI–LIII, ĉiloke IIL–IL.