Suben al ĉielo

Hodiaŭ okazis en Germanio la plej abomena festotago de la jaro: Ĉieliro de KristoSinjorotago. Germanoj solenas ĝin per statistika triobligo de la kutima akcidentokvanto, tuttaga laborigo de fajrobrigadoj kaj ĝenerala sendignigo de la homa specio. Dum la Sinjorotago “veraj viroj” ebrias.

Ĉu fakte ĉu malfakte, tiu festo havas seriozan originon. Kristanoj kredas, ke 40 tagojn post Pasko Jesuo flugis al ĉielo kaj tie perdiĝis inter nuboj. Kvankam mi preferas ateisman kredon, mi almenaŭ respektas tiun de la kristanoj, se ili ne provas bruligi min sur ŝtiparo. Tamen mi ne respektas la idiotan kulton, kiu okazas ĉiun Sinjorotagon kaj kiu malmulte rilatas al la kristana kredo.

En la 19-a jarcento fariĝis kutimo inter virgermanoj, kredi sin mem sinjoroj kaj festi Sinjorotagon per minimume du kulteroj:

  1. ekskurso en la naturon
  2. drinkado de multa alkoholo

Jam en matena krepusko viroj fuĝas el siaj hejmoj, kolektiĝas kaj strebas drinkejen. Ofte ili portas strangajn vestaĵojn: aŭ karnavalajn aŭ eksmodajn, ekzemple frakon kaj cilindran ĉapelon. La viraj taĉmentoj marŝas de drinkejo al drinkejo, prefere eksterurbaj. En ĉiu drinkejo ili enkorpigas multege da biero kaj brando. La problemon de la interdrinkeja vojo ili solvas per portebla alkoholo. Multaj taĉmentoj trenas ĉaron kun barelo de biero.

La plej sukcesaj viroj senkonsciiĝas jam en mateno, la aliaj ricevas sufiĉajn ŝancojn ĝis vespero. Dum germana Ĉieliro la tendenca direkto estas ne supren, sed suben.

Jesus-bakejo en Görlitz. Sur nigra tabulo legeblas, ke la Jesuo-bakejo ne laboras dum Ĉieliro. Fotis: Andreas Praefcke
Jesuo-bakejo en Görlitz. Sur nigra tabulo legeblas, ke la Jesuo-bakejo ne laboras dum Ĉieliro. Fotis: Andreas Praefcke

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s