Ekster Germanio la eble plej famaj germanoj estas Hitlero, Lutero kaj Markso. Inter germanoj famas precipe Goeto.
Markso naskiĝis je 1818-05-05, do hodiaŭ antaŭ kelkaj jaroj. Lia ĉefverko estas La Kapitalo. Laŭdire germanaj universitatoj evitas oficialajn studojn pri tiu klasikaĵo de la ekonomia scienco. Tial en Germanio studantoj mem organizas komunan legadon de La Kapitalo. Nuntempe ekzistas kluboj de kapitalo-legantoj en 32 germanaj universitatoj.
Ĉu Hitler estas germano, aŭ aŭstro? Cetere, mi suspektas, ke Bach kaj Beethoven estas pli famaj ol Lutero. Kaj se Hitler estas germano, eble ankaŭ Mozart …
Hitler estis germano, malgraŭ sia aŭstra deveno. Hitler opiniis sin germano, fariĝis civitano de Germanio kaj faris Aŭstrion germania provinco.
Pri Bach kaj Beethoven: Certe ankaŭ ili kaj kelkaj aliaj germanoj tre famas. Sed por limigi mian listeton al la magia nombro tri, mi elektis la famulojn laŭ graveco tutmonda. Muzikistoj ne ŝanĝas la mondon.
(Se tiu lasta frazo trafis la honoron de muzikisto: Pruvu la malon per via muziko! Eĉ provojn mi bonvenigos.)
Se temas pri ŝanĝado de la mondo, certe estas kelkaj germanaj sciencistoj kaj matematikistoj menciindaj. Eble Gauss, ekzemple. Einstein ne tre gravis kiel sciencisto aŭ matematikisto (listo de la mil plej gravaj verŝajne ne enhavus lin), sed li estas tre tre fama, ĉefe pro siaj belaj blankaj haroj.
Laŭ mi estas evidente, ke komponistoj ŝanĝas la mondon. Ekzemple antaŭ Bach ne ekzistis Wohltemperiertes Klavier kaj post li ekzistas tiu komponaĵo, kio plenumas ĉies (?) difinon de “ŝanĝiĝo”. Eĉ fervora materiisto (mi supozas) agnoskus minimume la ekekziston de la manuskripto, kaj de presitaj kopioj post 1801, ktp.
Pri nuraj prezentoj eblus disputi…
Ken
Laŭ tia kompreno, ajna faranto ŝanĝas la mondon. Ĵus mi promenis tra herbejo. Dume mi tretis sur multajn plantojn kaj probable mortigis multege da nevideblaj bestetoj. Do, mi ŝanĝis la mondon. (Kiel kutime, al malpli bona stato.)
“Ŝanĝi la mondon” eble estas germanismo. Mi ne supozis, ke tiu esprimo povus kaŭzi miskomprenon. Eble temas ne pri lingva miskompreno, sed nur pri individua logikisma miskomprenemo. En la germana la esprimo celas ion gravan, epokofaran. Bach certe ŝanĝis la mondeton de la muziko, sed, ekzemple, Luther ŝanĝis la vivon de multaj homoj en pluraj vivosferoj: religie, politike, lingve.
Ho, Johano, mi supozas ke vi ŝercas. Ejnŝtejno estas sendube unu el la plej grandaj sciencistoj de la historio. Neniu sciencisto dubas pri tio. Ke krome li famis ne senvalidigas lin.
Pri Markso eble oni povas malsamopinii. Miaopinie, li bone diagnozis. Bedaŭrinde li havas problemon: li konsideris siajn teoriojn sciencaj, sed bazo de la scienco estas eksperimentado, kaj la eksperimentoj de liaj solvoj ne bone funkciis. Se li ne estus tiom insistinta pri la karaktero scienca de sia teorio, oni povus konsideri la rezulton aliel, sed en lia kazo tio havas ne bonan solvon.
Ne nur Markso opiniis siajn teoriojn sciencaj; ankaŭ mi opinias ilin tiaj. Tamen malfacilas serioza diskuto pri tio, ĉar en via lasta paragrafo mi rimarkas ne nur unu diskutendan problemon, sed plurajn:
1) En Esperantujo pri scienco paroli malfacilas, ĉar tutmonde ekzistas diversaj komprenoj de scienceco. Ekzemple en la kontinenteŭropa tradicio la vorto “scienco” estas uzata laŭ pli vasta senco ol en la anglodevena tradicio, kie ĝi signifas precipe “naturscienco” aŭ “naturscienceca”.
2) La opinio, ke eksperimentado estas la bazo de la scienco, problemas eĉ pri natursciencoj. Ĉu astronomoj eksperimentas? Jes, nunepoke ili iomete eksperimentas per kosmoŝipoj, sed tiaj eksperimentoj ne tre gravas en astronomio. Simile pri biologoj. Ilia ĉefa metodo estas ne eksperimentado, sed observado. Mi mem laboris kelkajn jarojn pri ekologia esploro de lagoj kaj faris dum tiu tempo eĉ ne unu eksperimenton. Do, kial apliki tiun trosimplan koncepton de eksperimentoscienco al sociaj sciencoj?
3) Kiuj solvoj de Markso ne bone funkciis? Eble vi pensas pri komunismo. Tio estis politika celo de Markso, kaj li havis kelkajn (tamen malmultajn) opiniojn, kiel komunismo estu. Sed Markso neniam publikigis sciencan teorion de komunismo; liaj sciencaj esploroj temas pri ekonomio de kapitalismo kaj pri ĝeneralaj ekonomiaj teorioj. En lia ĉefverko La Kapitalo troviĝas ekzemple teorioj pri valoro kaj pri mono, sed eĉ ne unu ĉapitron pri komunismo.
4) La post-marksan historion eblas interpreti el diversaj vidpunktoj, parte kontraŭdiraj, sed tamen pravigante marksajn celojn kaj opiniojn. Tamen tiaj babiloj ne gvidus al pli profunda kompreno, ĉar tro frenezas la ideo de historio kiel scienca eksperimento.
Prwve ke ekzistas diversaj tipoj de sciencoj, kaj ke ne en ĉiuj kazoj la eksperimentado estas la baza kontrolpunkto. Sed ĉiukaze oni almenaŭ devas antaŭvidi, kaj ne nur analizi kaj aposteriore ekspliki. Markso ja prognozis, almenaŭ en la Komunista Manifesto, kaj eĉ proponis vojon por la revolucio. Oni multe povas diskuti ĉu en komplikaj socioj eblas vere prognozi, sed oni ne povas pretervidi ke la eksperimentoj ne kondukis al la sopirata socio. Do, apliki la teoriojn kaj ne kontroli en kio ili fiaskis kondukas al senelirejoj.
Mi komentas tion ĉi ĉar tiu estas unu el la ĉefaj zorgoj kiujn mi havas rilate al la nuna politiko: mi konstatas ke alternativaj movadoj kaj marksinspiritaj partioj ne plu havas klaran vidon pri sia sopirata socio. Ili estas tre bonaj kritikantoj de la nuna socio, kaj scias ke oni devas ĝin ŝanĝi, sed… en kiun direkton?
Eksperimentado, en la senco de artefaritaj laboratoriaj aranĝoj, ne estas la baza ideo, kiu distingas sciencon de pseŭdoscienco aŭ de antaŭ-scienca pensado. Laboratoria eksperimentado estas nur unu realigo de la baza ideo, empiria testebleco. Oni konstruas teoriojn, kiuj nepre havu testeblajn sekvojn; se ne, ili restas vakaj. Nura observado neniam konsistigis sciencon, de la antikvaj helenoj ĝis la nuntempo, des malpli nuntempe, kiam la pura scienco fariĝas ĉiam pli kontraŭ-intuicia.
Astronomio certe ne estas escepto. La plej grava empiria konfirmo en la moderna scienco okazis astronomie. Laŭ ĝenerala relativeco gravitohava objekto deturnos lumradiojn; post pluraj korŝiraj malsukcesoj, fine la teamo de Arthur Eddington mezuris ĝuste tion dum suneklipso en 1919. Nur tiam la ĝenerala relativeco fariĝis parto de la scienco, kaj poste aperis nenia malkonfirma evidento.
La t. n. “homsciencoj” diversgrade provas imiti la fundamentajn sciencojn tiurilate. Se la marksismo estas scienco, ankaŭ ĝi devas prognozi sekvojn, kiujn eblas efektive testi. Teorio devas esti malpruvebla. Almenaŭ principe, necesas la eblo diri, kiel la mondo devus aperi, se la teorio erarus. Se la rezultoj estas negativaj, necesas forlasi la teorion. Bedaŭrinde la istoj kaj anoj de ĉi mondo ne estas paciencaj homoj; ili kutime volas sekuran kredon per kurtvojo. Ili bone fartu.
Ken
Ken, viaj komentoj ne aperas tuj, ĉar ilin kaptas la spamfiltrilo de WordPress. Mi ĉiam permane liberigas ilin el listo kun trudmesaĝoj. Tamen mi ne ofte rigardas tiun liston kaj iam eble fuŝos ion. Do, se estonta komento via ne aperos ene de kelkaj tagoj, bonvole atentigu min.
Pri la enhavo:
1) Mi jam menciis, ke en diversaj tradicioj ekzistas diversaj komprenoj de la vorto “scienco”. En tiu ĉiu blogo mi ne limigas min al la malvasta scienco-koncepto laŭ anglodevena tradicio. Krome mi havas personajn konvinkojn, kiuj ne multe rilatas al kulturaj tradicioj. Fakte via sciencisma ideo pri “homsciencoj” oftas ankaŭ en Germanio, precipe en la 19-a jarcento. Tamen mi opinias, ke sociaj sciencoj havu principe aliajn celojn kaj metodojn ol natursciencoj kaj do ne nepre imitu ilin.
2) Marksismo ne estas scienco, sed ideologio. Tamen Markso publikigis ankaŭ sciencajn verkojn, en kiuj troviĝas kelkaj sciencaj teorioj. Necesas distingi inter sciencaj kaj politikaj verkoj de Markso. Ekzemple la fama “Manifesto de la komunista partio” ne estas scienca verko, sed – kiel diras jam ĝia titolo – manifesto de politika partio. Ĝi enhavas politikajn celojn, argumentojn por tiuj celoj kaj estas verkita laŭ retorikaj principoj. Ne havas sencon trakti politikan manifeston kiel sciencan verkon. Tute alie statas pri la ĉefverko de Markso, “La Kapitalo”. Ĝi estas verkita laŭ sciencaj principoj kaj enhavas plurajn teoriojn, kiujn eblas kritiki kaj plibonigi. “La Kapitalo” estas certe la plej grava ekonomia verko de la 19-a jarcento. Pridubi ĝian sciencecon eblas nur kun dubo pri la scienceco de ekonomio ĝenerale. Sed tian ekstreme malvastan koncepton de scienco ne havas mi.
Iom komplikigas la aferon la termino “scienca socialismo” (aŭ “scienca komunismo” ekde ĉirkaŭ 1950). Tiu estas nomo ne por scienca teorio, sed por marksismo, do la ideologio. La atributo “scienca” celis origine distingon de socialismo laŭ marksisma tradicio disde socialismoj “utopiaj”. Nuntempe malpli miskomprenebla estus la esprimo “ne-utopia socialismo”, sed la termino “scienca socialismo” estas jam enradikiĝinta.
Notu ke la artikolo “Marksismo” estis ĵus elektita “artikolo de la semajno” en la esperanta Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Marksismo. Ĉu hazardo? :-)
Plej interesis min koincido sur la vikipedia ĉefpaĝo: Tie hodiaŭ apudas portreto de Markso (la “ikona” kun la impona hararo) kaj “Bildo de la tago” pri Frederick Douglass: http://eo.wikipedia.org/wiki/Frederick_Douglass. Tiu Frederick Douglass, pro hararo kaj vestaĵo, ja iom similas al Markso, kvankam Douglass estas nigrulo. Tio kaŭzas eĉ duoblan koincidon, ĉar Markso havis familian ŝercnomon “Mohr”, maŭro, tiam ankoraŭ ofta germana vorto por nigrulo.
Pri la artikolo “Marksismo” mi ne multe povas helpi. Unuflanke ĝi estas jam nun sufiĉe bona (laŭ mia supraĵa rapidlego). Aliflanke ĝi havas mankojn, kiujn eblas forigi ne facile. Mia ĉefa kritiko estas, ke la artikolo temas ne pri marksismo, sed nur pri marksismo-leninismo. Tiu estas la doktrino, kiun lernis la infanoj en Sovetunio. Ĝi estas certe la historie plej grava tendenco de marksismo, sed ne la ununura. Bedaŭrinde mi ne havas bonan superrigardon pri la tre vasta kampo de marksismo. Tial mi ne kuraĝas ampleksigi la artikolon per duonscioj pri aliaj marksismaj tendencoj.
Mi opinias ke tiu ĉi filozofiado: ĉu oni elektu tiun ĉi filozofian ideologion aŭ alian, anstataŭigon per la nomoj, Kapitalismo, Komunismo, Socialismo, Demokratio, Teokratio, estas nur infanaj ludoj kaj ne kondukas al interkonsento. Ne povas, ĉar nur unu el tiuj grupoj povus akiri regpovon super la aliajn grupojn kaj devigi ĉiujn homojn sin submeti al la venkanta grupo, partio, kc. Mi imagas, se oni tro longe atendas, (mi pensas pri troloĝado de homoj surtere pro neuzo de naskiĝlimigaj piloloj, steriligo post nasko de unu infano al ĉiuj familioj, ne estas espero por paca kunvivado. Laŭ mi, ni, la Zamenhof-aj sampensanoj, kiuj vidas nur homojn, ne fremdajn, alinacianojn, disvastigu petskribojn al ĉiuj Esperantistoj, kunlabori por starigi tutmondan “Etikon”, de ĉiuj akceptebla. Kiel eble plej baldaŭ, starigi Tutmondan, senpartian, senreligian influon, “Rekta Demokratio”. Ĉiuj diskutoj temu tiajn celojn. Jurgen P. Kuhl, ( adepto de K-do E. Lanti, Homarulo ).
Kara Jurgen,
dum legado de via komento mi spertis logike interesan konstelacion: Mi samopinias kun vi ĝenerale, sed malsamopinias kun vi pri ĉiuj detaloj.
Kuhl ja estas idioto. Cetere, se estus rimedoj, kaj signifa legontaro, estus bone emmeti pli vastan informbazon pri diversaj tendencoj kaj esploroj de marksismo en Esperanton. Bedaurinde, nur la sovetia speco de marksismo estas konata. Sed nur kelkajn interesus tiu temo, kaj evidente la plejmulto de esperantistoj, maldekstraj au ne, estas intelektaj kadukuloj. Do, kial labori tiom por nula rezulto?
Karulo Dirk,
kiel vi rimarkas, mi estas simplulo, kaj ne komprenas pri kio vi konsentas generale kaj al kio vi ne malkonsentas el miaj komentoj Bonvolu respondi iom pli detale, pli klkare. Laux Ralf Dumain, mi estas ja idioto. Pri mi mem mi rimarkas ke mi malrapide komprenas.
mi intencis skribi, ke : mi ne komprenas pri kio gxenerale vi konsentas el miaj komentoj kaj el kio vi malkonsentas. Bonvole respondi pli klare, detale. Jurgen
Mi volas informi ke mia retpagxo cxe:” Yahoo” fermigxas. Gxi nuligigxas, forvisxigxas de Yahoo Pagxoj. Jurgen P. Kuhl
Miaj retpagxo: Jurgen P. Kuhl
Mi rimarkis ian intencon je plibonigo de la mondo. Pri tio facilas samopinii.
Pri la detaloj malfacilas koncize komprenigi miajn malsamopiniojn, ĉar ĉiu detalo meritas tutan traktaton. Do ilin mi nur mencios (laŭ komento 13):
– Nomoj al mi gravas.
– Infanludoj min ne ĝenas.
– Mi kapablas vivi sen interkonsento.
– Kelkaj el la nomoj signas konceptojn, kiuj ne kontraŭas aliajn.
– Mi ne atendas.
– Trolaĝado havas sociajn kaŭzojn, ne medicinajn.
– Ĉu homoj glutu kontraŭkoncipajn pilolojn aŭ ĉu ili steriligu sin post unu infano, restu decido privata.
– “Sampensano” sonas kiel insulto, almenaŭ por pensanta homo.
– Akcepto de fremdeco povas esti pli utila ol nei la fremdecon.
– “Starigo” de tutmonda etiko ŝajnas al mi la fino de etika pensado.
– Partioj kaj religioj ekzistos ĉiam. Kiu kontraŭas ilin, ne kredu sin eksterpartia.
– Ankaŭ pri aliaj celoj mi volonte diskutas.
La temo “fremdeco” ŝajnas al mi interesa. Ĝi fariĝis temo inter nuntempaj germanaj filozofoj, ekzemple de Bernhard Waldenfels. Eble mi verkos pli longan artikolon pri tio.
Bonvole forstreku min de via diskutlisto. Jurgen P. Kuhl
En angla lingvo, estas libro kaj pluraj eseoj pri fenomenologio. Mi ne familiaras je Bernhard Waldenfels. Kial li gravas? Kion signifas “fremdeco”–eble “alienation”?
Al Jurgen: Ĉi tie ne estas diskutlisto. Simple ne skribu, se vi ne volas.
Al Ralph: Bernhard Waldenfels estas nur ekzemplo de filozofo, kiu traktis problemojn de fremdeco. Supozeble li ne tiom gravas, ke li fariĝis internacie konata. “Alienation” laŭ mia scio estas la anglalingva termino por “fremdiĝo”, pri kiu verkis ekzemple Hegel, Marx, Heidegger. “Fremdeco” estas tamen pli ĝenerala koncepto. Eble taŭgas simple “fremdo”. La temo estas: Kio estas fremda? Kie estas la limo inter fremda kaj malfremda? Kiel ni spertas la fremdan? Kiel ni reagas al la fremda? Ktp. Kompreneble mi ĉi tie ne povas klarigi per kelkaj frazoj ĉion, kion aliaj verkis dum jardekoj.