Hoplofobio

"Man with guns" graffiti

Mi lernis novan pseŭdosciencan vorton: hoplophobia. Ĝi signifu “psikan malsanon kun neracia timo kontraŭ armiloj”. Inventis ĝin usona armilo-propagandisto.

Kiel traduki tiun pseŭdosciencan vorton? Plej komprenebla estus “armilotimo”. Tamen fipropagando ne celas kompreneblecon, sed blufon. Do konvenas neologismo: hoplofobio.

La fina malvenko

Carl Larsson:
Memportreto napoleona

Bert Schumann, germana aktivulo, nun vivante en franca ekzilo, demandis en privata retmesaĝo, ĉu ankaŭ mi helpas kolekti subskribojn por la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Mi respondis ŝtonkore:

Ne. Mi maldeziras televidan reklamon por Esperanto fare de politika etpartio. Tamen mi ne publike agas kontraŭ EDE. Mi trankvile atendos vian malsukceson.

Tion mi skribis en la 3-a de marto. Tiam EDE klopodis kolekti ĝis fino de la monato 4000 subtenantojn, ke ĝi rajtu partopreni la elektojn por la Eŭropa Parlamento. Mi do preferis, ke EDE ne partoprenu. Sed ĉar mi ne havas fortan opinion pri EDE aŭ inklinon al konkura partio, mi almenaŭ rezignis pri eble plezuriga malvarbado. Nur unufoje mi rompis mian silenton, kiam alia parti-aktivulo proponis disdoni EDE-varbfoliojn dum informa aranĝo pri Esperanto en Leipzig. La reago de tiu aktivulo estis … Kiel ĝin priskribi ĝentile? Eble tiel: Li ŝajnis surprizita, ke dum politika batalo eblas renkonti kontraŭulojn.

Ne nur mi sintenis malpore al EDE. Kelkaj aliaj esprimis sian kritikon aŭ dubon ankaŭ publike. Temis precipe pri politikaĵoj, do pri eblaj politikaj decidoj, se EDE povus decidi ion. Tiajn diskutojn mi ne partoprenis. Al mi tute egalas, ĉu EDE estas dekstra aŭ maldekstra, ĉu ĝi subtenus la Traktaton de Lisbono, aŭ ĉu ĝi bonvenigus membrecon de Turkio en EU. Mi eĉ ne legis la partian programon de EDE. Por kio? EDE ne atingos potencon por politikaj decidoj. Ĝi ne superos la kvin-elcento-sojlon por eniri la parlamenton. Eĉ se ĝi sukcesus tion, EDE ja ne nepre apartenas al parlamenta plimulto. Kaj eĉ se EDE apartenus al parlamenta plimulto: la tuta Eŭropa Parlamento havas malpli da potenco ol la Eŭropa Komisiono. La parlamento eĉ ne rajtas proponi leĝojn! Do kial disputi pri la partia programo de EDE?!

EDE havas nur unu gravan sencon: reklamo por Esperanto! En Germanio ĉiu partio, kiu partoprenas elektojn, ricevas senkostajn reklamominutojn en televido kaj radiostacioj. Krome senkostan spacon sur afiŝotabuloj. Kaj kompreneble ankaŭ ĵurnalistoj raportas senkoste pri la elekteblaj partioj, do almenaŭ mencias Esperanton. La senkosta Esperanto-reklamo atingas milionojn da homoj.

Bonege, ĉu ne? Kial do mi rifuzis subskribi por EDE? Pro la eble efika reklamo. Tio certe sonas freneze, kaj supozeble kelkaj el vi ne akceptos mian sekvan argumenton. Tamen mi provos komprenigi mian opinion:

En Germanio esperantistoj malhavas problemon, kiun esperantistoj en multaj landoj ja havas. Ili ne devas klarigi, kio estas Esperanto. Ĉiu plenkreska duonklera germano scias, kio estas Esperanto: iu artefarita lingvo. La vera problemo estas la opinioj pri Esperanto. Problemas eĉ la opinioj bonaj: Multaj germanoj kredas, ke Esperanto estas ja bela revo, kiun la registaroj ‘enkonduku’. Sed bedaŭrinde la potenculoj ne faris.

Fakte multaj esperantistoj kredas la samon aŭ kondutas tiel. Kontraŭe, mi estas influita de frapfrazo, kiun mi legis antaŭ jardekoj en reklama broŝuro de la Germana Esperanto-Junularo:

Esperanto estas ne utopio por morgaŭ, sed realaĵo de hodiaŭ.

Elpensis tiun frazon Lu (kiu havas ekster Esperantujo la pli komplikan nomon Louis-Ferdinand von Wunsch-Rolshoven). La ideo malantaŭ lia frapfrazo estas: Ni ne bezonas la favoron de potenculoj. Esperanto jam disvastiĝis tute sen ordono de regantoj. Kiu Esperanton lernas hodiaŭ, ankoraŭ hodiaŭ povas apliki Esperanton.

Miaopinie unu junulo, kiu vojaĝas al Esperanto-renkontiĝo kaj reale aplikas nian lingvon, pli gravas ol cent ‘samideanoj’, kiuj sendadas petleterojn al imagitaj potenculoj. Necesas grandigi la onon de esperantistoj, kiuj Esperanton traktas kiel realan lingvon, kaj malgrandigi la onon de esperantistoj, kiuj traktas ĝin kiel utopion. Nur tiel eblas ŝanĝi la publikan opinion pri Esperanto.

Kiel efikos Esperanto-reklamo fare de politika partio, kiu neniam atingos potencon? Ĉu ĝi pligrandigos la parton de la utopiistoj aŭ la parton de la realistoj? Supozeble la reklamo de EDE altiros pliajn verdajn donkiĥotojn. Tion mi ne deziras, do tial mi ne partoprenis la kolektadon de 4000 subskriboj por EDE.

Mia fina malvenko okazis la 10-an de aprilo: la Federacia Elekto-Komisiono konfirmis la partoprenon de Eŭropo-Demokratio-Esperanto en la venontaj elektoj al la Eŭropa Parlamento. EDE kolektis ne nur 4000 subskribojn, sed eĉ 6000 (el kiuj 5240 estis validaj).

Sonas terure, sed intertempe mi lernis vivi kun la katastrofo. Hodiaŭ la Eŭropaj Elektoj okazis. Mi voĉdonis por EDE. Ĝi certe ne ricevos 5 % de la voĉoj, sed eble 0,5 %. Tiam la ŝtato pagas al EDE ĉirkaŭ 3,40 eŭrojn por ĉiu voĉo.

Bonvenon, donkiĥotoj!

Paul Delaroche: Napoleono post la (ne tute) fina malvenko

Twitter-revolucio

Twitter-revolucio

En Libera Folio Toño del Barrio raportis pri sia Esperanto-kurso en Twitter. Enkonduke legeblas: “La servo iĝis vaste konata lige kun la lastatempaj manifestacioj en Moldavio, kiam oni ekparolis pri ‘Twitter-revolucio’, ĉar informoj pri la okazaĵoj estis dissendataj interalie per la nova servo.”

Twitter-revolucio! Sonas ŝike.

Ŝajne temas pri fuŝita koloro-revolucio. Koloro-revolucioj estas ribeloj organizataj laŭ strategia miksaĵo el Lenin, Gandhi kaj modernaj merkatigaj principoj. Tre gravas movada simbolo, ekzemple koloro dum la Oranĝa Revolucio en Ukrainio (2004/2005). Tamen koloro ne nepras por kolora revolucio; taŭgas ankaŭ aliaj simboloj, ekzemple rozoj (Kartvelio, 2003) aŭ tulipoj (Kirgizio, 2005).

Ĉefa ideologiisto de tiaj ribeloj estas Gene Sharp, kiu verkis koncizan gvidlibron por puĉemaj movadoj: From Dictatorship to Democracy (De diktaturo al demokratio). Malgraŭ sia titolo la gvidlibro servis kutime ne por demokratiigo de diktaturoj, sed precipe por faligo de (pli-malpli) libere elektitaj registaroj.

Pri la Twitter-revolucio en Moldavio legu el interna vidpunkto en Kosmopolito. (Bedaŭrinde nur la blog-titolo estas en Esperanto.) Tipe, sed ne nepre por kolora revolucio estas ribelo post demokratiaj elektoj kaj la nepruvita aserto pri falsigo de tiuj elektoj. (Jen dek argumentoj, kial la Komunisma Partio de Moldavio ne bezonis elektofalsigon por denova venko.)

Sed kio pri Twitter en la Twitter-revolucio? Probable tiu pepo-servo tute malgravis dum la ribelo. En tuta Moldavio vivis nur manpleno da Twitter-uzantoj.

Ŝuo de pacemulo en MoldavuhujoŜuo de pacemulo en Moldavujo. Fotis: VargaA