Hodiaŭ okazis la entombigo de Ino Kolbe. Ŝi mortis kun 95 jaroj la 16-an de februaro 2010 en Leipzig. Laŭ mia scio ŝi estis la plej aĝa denaska esperantisto. Krom tiu senmerita kuriozaĵo mi opinias ŝin interesa persono, ĉar ŝi aktive partoprenis la Esperanto-movadon kaj laboris per vigla cerbo ĝis plenumiĝo de sia vivo.
Ino naskiĝis la 28-an de februaro 1914 kiel filino de Frida kaj Reinhold Voigt. La gepatroj estis fervoraj esperantistoj kaj parolis hejme nur Esperanton. La germanan lernis Ino kaj ŝia pli juna frato Holdo nur sur la strato, dum ludado kun aliaj infanoj. Unu el la fruaj rememoroj de Ino temis pri sperto de lingva diferenco: “Foje mi revenis hejmen tute ekscitita, ĉar la aliaj asertis, ke mia turbo estas Kreisel.”
La familio Voigt estis ne nur fervoraj esperantistoj, sed ankaŭ gravaj pioniroj de la laborista Esperanto-movado. Nuntempe tiu laborista movado fariĝis malgrava; tial nia historia konscio ofte estas katenita al la historio de UEA kaj de aliaj “burĝaj” neŭtralaj Esperanto-organizoj. Tamen, precipe en Germanio ĝis 1933 la laborista, neneŭtrala Esperanto-movado estis pli aktiva kaj pli multmembra ol la neŭtrala. Ino vivis fakte en centro de la laborista Esperanto-movado, ĉar en Leipzig eldonis kelkaj laboristaj asocioj, ekzemple SAT. Eŭgeno Lanti kaj multaj nun malpli konataj aktivuloj sidis ĉe la hejma tablo de la familio Voigt. Ino mem verkis detalan germanlingvan historion pri la regiona laborista Esperanto-movado: Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen). Ŝi verkis ankaŭ membiografion en la germana: Mein Leben mit und für Esperanto (Mia vivo per kaj por Esperanto).
Por Esperanto Ino laboris ofte per gravaj, tamen apenaŭ rimarkataj helpoj: ŝi korektis librojn, verkis indeksojn, serĉis faktojn ktp. Profesie ŝi laboris en diversaj lepsikaj eldonejoj, ekzemple en F. A. Brockhaus. Ŝi faris do honorofice la saman por Esperanto, kion ŝi faris pagite en la laborejo. Per la helpo de Ino eldoniĝis ekzemple la Esperanto-vortaroj de Erich-Dieter Krause, lernolibroj de Till Dahlenburg kaj interlingvistikaj libroj de Detlev Blanke kaj Sabine Fiedler.
Partoprenis la entombigon la granda familio de Ino kaj multaj esperantistoj, ne nur el Leipzig. Ĉe la tombo Detlev Blanke esprimis plej trafe la etoson: “Ino, dankon ke vi vivis!”
tre interesa.
Ne la plej aĝa sed unuavicaj denaskulinoj estis la filinoj de Emilio Gastón:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Inés_Gaston