Theodor Lessing

Por la Marta Esperanto-Sumoo mi legis malnovan libron el 1924: Al eterna paco de Immanuel Kant, tradukita de Paul Christaller. (En 2017 aperis nova eldono de Fonto.) Krom la tekston de Kant la libro enhavas ankaŭ biografieton de Kant, kiun verkis Theodor Lessing. Tio estas rimarkinda, ĉar Theodor Lessing en Germanio estis sufiĉe konata filozofo, kaj li verkis sian biografieton speciale por la esperanta eldono.

De Lessing famas du libroj, aŭ nur ties titoloj: Historio kiel sencigo de la sensenca (1919) kaj La juda memmalamo (1930). La unua titolo esprimas la konstruisman perspektivon, ke okazaĵoj ne havas sencon en si mem, sed al ili homoj nur poste aldonas sencojn per rakonto de historio. Ankaŭ la dua libro temas pri tia senciga rakontado, sed speciale pri antisemitaj rakontoj.

La situacio de la juda homo do estis danĝera duoble. Unue, ĉar li al la demando: »Kial oni ne amas nin?«, mem respondas: »Ĉar ni estas kulpaj.« Kaj due, ĉar tial la aliaj popoloj al la demando: »Kial la judo estas malŝatata?«, povis same respondi: »Li tion diras mem. – Li estas kulpa.«

Laŭ Theodor Lessing: Der jüdische Selbsthass. Berlin: Zionistischer Bücherbund 1930, p. 14.

Theodor Lessing famas ankaŭ pro sia tragedia vivo. Kiel politika publicisto li esprimis opiniojn, kiuj ĝenis naciistojn. En 1925 li verkis karakterizan portreton pri Paul von Hindenburg. Lessing avertis pri tiu onta Prezidanto de Germanio, kiu en 1933 donis regan potencon al Hitler. La averto de Lessing kaŭzis multajn protestojn inter naciistoj. Studantoj eĉ fondis Batalkomitaton kontraŭ Lessing. Post la potencakiro de la nazioj en 1933 Lessing fuĝis al Ĉeĥoslovakio. Tie aperis en kelkaj germanlingvaj gazetoj la mensogo, ke ricevus rekompencon tiuj, kiuj kaptus Lessing kaj delokus lin al Germanio. En la 30a de aŭgusto 1933 tri naziaj murdistoj pafis al Lessing en lia verkoĉambro. La sekvan tagon li mortis. Tiel Theodor Lessing fariĝis la unua viktimo, kiun nazioj murdis sur teritorio de Ĉeĥoslovakio.

Flugmarŝi

Mi inventis novan vorton: flugmarŝi.

BBC enretigis 16 000 sonojn el sia arkivo. Ekzemple, vi povas aŭskulti la sonon »Unu anĝelo dum flugo«. La fluganta anĝelo estis registrita en la jaro 1967. Eble tiam la anĝeloj ankoraŭ pli oftis.

Surprize, la flugo de la anĝelo sonas ne tre anĝele, aŭ kiel mi imagis flugon de anĝelo. Ĝi veturas tra la aero ne »per flugiloj de facila vento«, sed kvazaŭ soldato pene marŝanta en marĉo. Tial mi inventis la vorton flugmarŝi. Ĝi esprimu la kutiman movomanieron de soldato de dio.

Hoplofobio

"Man with guns" graffiti

Mi lernis novan pseŭdosciencan vorton: hoplophobia. Ĝi signifu “psikan malsanon kun neracia timo kontraŭ armiloj”. Inventis ĝin usona armilo-propagandisto.

Kiel traduki tiun pseŭdosciencan vorton? Plej komprenebla estus “armilotimo”. Tamen fipropagando ne celas kompreneblecon, sed blufon. Do konvenas neologismo: hoplofobio.

Nova televida projekto el Brazilo

Jen bela ekzemplo, kion kapablas profesiulo sen profesia buĝeto!

 

Fábio Monteiro, la aŭtoro de la filmo, estas laŭ siaj propraj vortoj “nova esperantisto”. Tamen li parolas Esperanton pli bone ol multaj malnovaj esperantistoj, kiuj dum jardekoj okupiĝis pri misiado, sed ial forgesis mem apliki nian lingvon.

Legu pli pri la filmeto kaj pri la intencoj de la aŭtoro en la reta taglibro de Fábio Monteiro!

TEJO kreas eventojn por Libera Folio

Karl Lagerfeld kun kukolhorlogho

TEJO funkcias perfekte kiel svisa kukolhorloĝo. Fotis: Stefan Strumbel

Demisiis Paulína Kožuchová, la ĝenerala sekretario de TEJO. Łukasz Żebrowski, ĝia prezidanto kaj respondeca pri “homaj rimedoj” respondis en Libera Folio la demandon: “Kial tiom da homoj demisias?” Kiel unuan el tri kaŭzoj li elektis la jenan:

Ni en la estraro rimarkis ke en la lasta tempo, verŝajne pro granda profesia okupiteco de la redaktoro, aperadis tre malmultaj ĝisdatigoj pri la Esperanto-movado en Libera Folio. Ni sekve decidis alpreni politikon, laŭ kiu TEJO zorgu liveri ĉiujn kelkajn semajnojn sensacian sciindaĵon, tiel ke la novaĵstrio de Libera Folio denove estu aktiva kaj altiru pli da interesiĝantoj pri la sorto de la movadaj strukturoj. La lastaj okazaĵoj en TEJO sekvas precize tiun ĉi politikon.

Supozante vera la aserton de Andreas Künzli, ministro pri strangulaj aferoj en la Esperanta Respubliko, ke ĉio en Esperantujo estas nura blufo, la supra informo malveras. TEJO funkcias perfekte kiel svisa kukolhorloĝo, neniu estrarano demisiis, sed ĉio estas ŝajnigita por nutri Liberan Folion per sensacioj.