Esperantigo de PT Sans

Senserifa

La entrepreno ParaType publikigis tre bonan, libere uzeblan tiparan familion PT Sans. Ĝin pagis la ruslanda registaro, kaj ĝi enhavas ĉiujn literojn por la alfabetoj de ruslandaj lingvoj. Malgraŭ tiu litera abundeco mankas en PT Sans la specialaj signoj por Esperanto. Tion mi ŝanĝis. Mi esperantigis ĉiujn ok fasonojn de PT Sans. Ĉar mi rajtas ja libere prilabori kaj distribui la tiparojn, sed ne rajtas libere uzi la nomon PT Sans, mi publikigas ilin per nova nomo: Senserifa. Mi ne pretendas iujn aŭtorajn rajtojn.

Elŝutoligilo: senserifa.zip (ĉ. 1,5 MB)

Instalado:

  1. Malpaku la ZIP-dosieron.
  2. Instalu la ok TTF-dosierojn depende de via mastruma sistemo. (En MS Windows: instalu la tiparojn per Sistemagordoj aŭ kopiu la dosierojn al Windows/Fonts.)

En iu posta afiŝo mi traktos la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de PT Sans/Senserifa kaj donos konsilojn por ĝia aplikado.

Aldono 2010-03-10:

Mi estingis la ligilon, ĉar ParaType eldonos propran version de PT Sans kun la specialaj literoj por Esperanto. Estos rekomendinde uzi tiun version kun la originala nomo.

Advertisements

2 pensoj pri “Esperantigo de PT Sans

  1. Ekzistas tiparo kun la nomo “juvelo”. Atentu la bildon en la artikolo, kie mi trovis ĝin: Tie oni ne nur klare mencias la Esperanto-originon de la nomo, sed ankaŭ uzas “eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde” kiel ekzemplan tekston.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s