Kiulingve vi nomus organizan reton por subtenado de tradukoj el kaj al multaj diversaj lingvoj? Vi nomus ĝin per neŭtrala lingvo, ĉu ne?
Traduki estas reto por kultura interŝanĝo, kiu subtenas tradukadon de literaturo el lingvoj de sudorienta Eŭropo al la germana, el la germana al sudorient-eŭropaj lingvoj kaj inter diversaj sudorient-eŭropaj lingvoj. Partoprenas tiun reton ŝtataj kaj privataj organizoj el Albanio, Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Germanio, Kosovo, Kroatio, Makedonio, Montenegro, Rumanio, Serbio, Slovenio kaj Svislando.
Ĉisemajne, dum la Librofoiro de Leipzig, estis prezentataj pluraj fruktoj de Traduki. Unu el ili havas same esperantan titolon: tradukita poezio. Ĝi estas nova serio de la aŭstra eldonejo Edition Korrespondenzen. Komencas la serion volumo kun poemoj de Marko Pogačar: “An die verlorenen Hälften” (en la kroata kaj la germana, tradukita de Alida Bremer).
La Librofoiro de Leipzig okazas ĉiujare en marto. Komerce ĝi ne tiom gravas kiel la aŭtuna Librofoiro de Frankfurt, sed por legantoj ĝi pli interesas pro la riĉega kultura programo. Tradicias ankaŭ la rolo de Leipzig kiel “renkontejo de oriento kaj okcidento”. Dum la foiro okazas daŭre aranĝoj, kiuj celas kulturan interŝanĝon, simile al tiuj de Traduki. Kutime okazas ekzemple kursoj pri diversaj lingvoj.
Mi partoprenis kurson “La hungara en 20 minutoj”. Instruis György Fehéri, simpatia strangulo, helpe de praktika tuŝ-ekrano. La kurs-komencan bildon sur ĝi vi povas vidi sube. La germana frazo signifas: “Kiel parolas la marsanoj?” Kompreneble ne eblas lerni la marsan/hungaran ene de dudek minutoj. Fakte ni lernis nur unu frazon:
Derék, magyaros vacsora volt, csirkepörkölt, túróscsusza, mákos- és diósmetélt, ezenkívül penészes, büdös sajt, melyhez, istenien ízlett a büdösvizes, savanykás bor.
La frazo signifas proksimume: “Estis akceptebla hungara vespera manĝo: kokogulaŝo, kazea lardofarunaĵo, nukso- kaj papavonudeloj, krome forte odora ŝimofromaĝo, al kiu perfekte konvenis la forte odora minerala akvo en la acideta vino.”
Tiu frazo certe fariĝos grava ponto, sur kiu mi promenos al la hungara kulturo. Sinjoro Fehéri klarigis, ke ĝi devenas el romano “Alaŭdo” de Dezső Kosztolányi. Mi neniam antaŭe aŭdis tiun nomon, sed ŝajne li estas klasika aŭtoro de la hungara literaturo. Kvankam mi jam manĝis, la frazo kaptis min tiel, ke mi legos la romanon.
Jes ja Dezső Kosztolány estas laŭ la vortaro ĉefa literaturisto de komenca 20a jarcento en sia lando. Tamen, laŭmiascie, tute nekonata de l’publiko eksterlande. Sed per Esperanto oni povas malkovri lin (kaj multajn aliajn:
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5705/bildo.html
Tio estis unu el ĉefaj kialoj kiuj igis min fervoriĝi por esperanto en la komenco de ties malkovro.
Estas disvastiĝinta kliŝeo nomi la hungaran „marsa“ — pli frue mi aŭdis ĝin en Moskvo dum la lingva festivalo, tie la lingvon prezentis (dum duonhoro) simpatia mezaĝa hungarino, evidente loĝanta en Moskvo. Ŝi sufiĉe bone parolis la rusan (alia relative malfacila lingvo) por multe ŝerci. Ŝi montris kelkajn malfacilaĵojn de la lingvo kaj i. a. nomis ĝin „marsa“.
Kredeble hungaroj mem opinias sian lingvon ia aparte komplika kaj de tie la ŝercoj, kiujn ili ripetas dum prezentoj de sia lingvo en diversaj cirkonstancoj. En realeco ĝi devus esti sufiĉe logika, sen tro da interna variado de radikoj (la timigilo de hindeŭropaj lingvoj, i. a. la germana — Hand/Hände estis, ĉu?).
En la Peterburga lingva festivalo prezentanto de la finna bone menciis la hungaran, dirinte, ke ĝi havas je tri kazoj pli, ol la finna. Nome, krom la kazoj kiel „sur io — sur ion — de-sur io“ estas tie aldona triopo „apud io — apud ion — de-apud io“ (mi citas lin sen certi pri la fakto).