Homaj rajtoj kiel tasko

Leah Levin: Homaj rajtoj. Demandoj kaj respondoj. Rotterdam: UEA 1998.

Okaze de la 70-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj Jo Haazen esprimis gravan tamenon en la retejo de la revuo Esperanto. Li opinias tiun deklaracion ne ekvilibra, ĉar ĝi proklamas ja homajn rajtojn, sed ne ankaŭ homajn devojn.

Mi neglektos ĉiujn liajn argumentojn, kiuj dependas de privataj, ne universaligeblaj konvinkoj. Mi traktos nur jenan demandon, kiu tuŝas la esencon de homaj rajtoj: Ĉu homaj rajtoj bezonas kompletigon per homaj devoj? Mi neas tion kaj donos tri kialojn.

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ne bezonas kompletigon per deklaracio de homaj devoj, ĉar ĉiu rajto jam implikas devon. Ekzemple, se laŭ artikolo 3 ĉiu homo havas la rajton je vivo, ĉiuj aliaj homoj devas agnoski tiun rajton. Tiun devon havas teorie ĉiu persono, sed praktike tio koncernas precipe ŝtatojn kaj aliajn instituciojn.

Ĉu tiuj devoj, kiujn implikas homaj rajtoj, estas homaj devoj? Aŭ ĉu aliaj devoj povus esti devoj homaj? Ne, tio ne eblas. La esenco de homa rajto estas, ke ĉiu homo havas tian rajton nur pro sia homeco. Sufiĉas la naskiĝo kiel homo. Ĉu devo povas havi saman kvaliton, ĉu devo povas esti homa? Ne. Devojn povas havi ne ĉiuj homoj, sed nur tiuj, kiuj kapablas agi respondece. Tio montriĝas plej klare, se ni rigardas la homon en siaj plej helpobezonaj statoj: je la komenco de la vivo, je la fino de la vivo kaj dum malsano malliberiga. Homoj en tiuj statoj havas ja homajn rajtojn, sed beboj kaj aliaj homoj, kiuj ne kapablas agi respondece, nature ne povas havi devojn. Do, ne povas esti devoj nur pro homeco. La esprimo »homaj devoj« misgvidas, ĉar ĝi ŝajnigas ke devoj same universale validas kiel homaj rajtoj.

Kvankam ne havas sencon aserti iujn homajn devojn, neniu devas senti mankon de devoj. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj bedaŭrinde ne estas priskriba katalogo de rajtoj jam efektivigitaj. Multaj homoj spertas diskriminacion, suferas pro inferaj vivkondiĉoj kaj devas timi militon kaj perfortan subpremon. Do, homaj rajtoj estas nefinita projekto. Anstataŭ sopiri al neeblaj homaj devoj necesas kompreni homajn rajtojn kiel taskon.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s