Herta Müller je librofoiro 2007 en Leipzig. Fotis: Amrei-Marie |
Herta Müller ricevos la Nobelpremion pri Literaturo. Certe mi estas ne la sola, kiun surprizis tiu novaĵo. En germanlingvujo ŝi estas ja konata verkisto, “oficiale agnoskata” de felietonaj redaktistoj. Tamen, neniam mi legis supozojn, ke ŝi povus ricevi nobelpremion. Ŝi eĉ ne ricevis la plej gravan premion por germanlingva literaturo, Georg-Büchner-Preis.
Mankas al mi superrigardo pri ŝia tuta verkaro. Mi legis nur du librojn de Herta Müller: Drückender Tango (Prema Tango) kaj Herztier (Korobesto). La unua estas kolekto de rakontoj; Korobesto estas romano pri la vivo en Rumanio dum la diktaturo de Ceauşescu. Tio, laŭ miaj modestaj scioj, estas la ĉefa temo de Herta Müller. Ŝi mem naskiĝis en Rumanio en familio de banataj ŝvaboj kaj nur en 1987 transmigris al Okcidenta Germanio. Banataj ŝvaboj estas germanoj, kiuj antaŭ 200-300 jaroj transmigris el germanaj landoj al regiono en nuntempa Rumanio por trovi pli bonan vivon. Preskaŭ ĉiuj banataj ŝvaboj retransmigris fine de la pasinta jarcento. Denove por trovi pli bonan vivon. Jen la bedaŭrinda historio de multaj popoloj en meza kaj sudorienta Eŭropo.
Rigardu ŝian vizaĝon por imagi la seriozecon de ŝia temo. Tamen ŝiaj verkoj ankaŭ ĝueblas. Herta Müller kaptas la tutan vivon kaj rakontas sur alta arta nivelo. Ŝia stilo estas konciza, inventema, poezia, lingvokonscia. Do: rekomendinda ankaŭ al legantoj, kiujn ne interesas la vivo en Rumanio.