
Ĉiujare NABU, germana naturprotekta asocio, organizas popularan eventon: la Horon de la vintrobirdoj. Ĝi okazas ĉiam en semajnfino komence de januaro. Homoj dum unu horo observu birdojn en parkoj, ĝardenoj aŭ similaj habitatoj. Por ĉiu specio oni notu la plej grandan nombron dum sama tempo. Poste oni sendu la datojn al NABU, kie sciencistoj statistikumas per ili kaj provas interpreti la datokolekton.
Mi kutime observas la birdojn en malnova tombejo. Tie estas la taŭga habitato kun disaj arboj kaj arbustoj, sed ne tiom dense kiel en arbaro. Gravas ankaŭ, ke en la tombejo mi neniam renkontis homojn. Mi ne ŝatas esti observata de vivuloj, kiam mi observas aliajn vivulojn.
Por nombri birdojn oni ne nepre bezonas ekipaĵon. Tamen utilas binoklo. Sen binoklo malfacilas distingi malgrandajn birdojn sur altaj arboj. Eblas ekkoni birdojn ankaŭ laŭ voko kaj flugmaniero, sed mi preferas certigan proksimigan rigardon. Alia ne nepra, sed utila ekipaĵo estas nova telefona programo de NABU. Per ĝi eblas informiĝi pri birdospecioj, determini ilin, kolekti observojn kaj transsendi la datojn.
La Horo de la vintrobirdoj ne celas malkovri rarajn birdospeciojn. Ĝi celas evoluajn tendencojn pri la plej kutimaj birdospecioj. Fakte oni esploras ankaŭ la observantojn, ekzemple la demandon, ĉu multjara observanto rimarkas pli da specioj ol unujara observanto. Mi estas ja sperta observanto, sed ĉijare mi rimarkis malpli da birdoj ol en la pasintaj jaroj. Kelkajn paruojn, kernorompulon, pigon, du kornikojn kaj du pegojn. La pegoj estis la plej interesaj. Unuafoje mi vidis verdan pegon kaj grandan buntpegon kiel najbarojn. Kutime buntpegoj ĉasas alte en arbo, kaj verdaj pegoj ĉasas sur tero aŭ malalte ĉe arbotrunko. Sed ĉifoje la verda pego ĉasis alte, nur du metrojn for de la buntpego. Eble la verda estis transvestulo.