
Mi inventis novan vorton: flugmarŝi.
BBC enretigis 16 000 sonojn el sia arkivo. Ekzemple, vi povas aŭskulti la sonon »Unu anĝelo dum flugo«. La fluganta anĝelo estis registrita en la jaro 1967. Eble tiam la anĝeloj ankoraŭ pli oftis.
Surprize, la flugo de la anĝelo sonas ne tre anĝele, aŭ kiel mi imagis flugon de anĝelo. Ĝi veturas tra la aero ne »per flugiloj de facila vento«, sed kvazaŭ soldato pene marŝanta en marĉo. Tial mi inventis la vorton flugmarŝi. Ĝi esprimu la kutiman movomanieron de soldato de dio.