
»Ni semas, kion ni ne rikoltos, kaj ni rikoltas, kion ni ne semis.« Jen devizo sur muro en arbarista lernejo, kiun mi neniam forgesos. La kamparano konsideras jarojn, la arbaristo jarcentojn. Estis arbaristo, kiu unuafoje formulis la principon de daŭripoveco (Hans Carl von Carlowitz en 1713).
La bildo montras arbaron, kiun mi mem plantis. La arboj estas proksimume 16 jaroj pli junaj ol mi. Mi ne certas, sed kiam mi plantis la arbaron, la arbetoj verŝajne havis du jarojn. Mi mem havis 18 jarojn, kaj nun mi havas 52.
Espereble mi ne devos vidi, kiel la arboj mortos. Tamen, tio eblas, se mi fariĝos centjarulo. Estas ruĝaj kverkoj (Quercus rubra). Tiu specio devenas el Norda Ameriko kaj estas plantata en Germanio, ĉar ĝi kreskas tre rapide kun tamen sufiĉe bona lignokvalito. La kutimaj kverkospecioj en Germanio estas la tigfrukta kverko (Quercus robur) kaj la tigfolia kverko (Quercus petraea). Ili povas havi la plej valoran lignon, sed kreskas tre malrapide. Rikolto eblas nur post 180–250 jaroj. Kompare, ruĝan kverkon eblas rikolti cent jarojn pli frue. Do, jam post 80 jaroj.
Alia avantaĝo de ruĝa kverko kompare al la du indiĝenaj specioj: Ĝi estas eltenema kaj facile prizorgebla. Kontraŭe, la tigfrukta kaj la tigfolia kverkoj bezonas plurajn generaciojn da saĝaj arbaristoj. La plej multekosta lignokvalito (por furniro) atingeblas nur post 220–250 jaroj da arbarokulturo, kiu atentas pri sufiĉe da ombro ĉirkaŭ la valoraj trunkoj. Iom tro da lumo, kaj la valoro perdiĝas, ĉar la kverkoj facile reagas per trunkoŝosoj. El multekosta furnirligno fariĝas apenaŭ vendebla fajroligno. Sufiĉas unu stulta arbaristo por senvalorigi kvaronan jarmilon da arbokreskado.