
En Germanio la novembro havas fifamon de monato plej griza, trista, morna. Ignoremaj promenantoj kiel mi eble ne sufiĉe atentas tion, ĉar ankaŭ novembre kelkfoje brilas la suno, bluas la ĉielo kaj buntas la arbaro. Tamen, se mi bone memoras statistikon, en novembro malsanuloj mortas pli ofte ol en aliaj monatoj. Pli oftas ankaŭ memmortigoj.
Hieraŭ okazis unu el la plej grandaj funebraj ceremonioj en la historio de Germanio. Memmortigis sin Robert Enke. Li estis golulo de la nacia futbalteamo. Dum jaroj la heroo suferis je malsana deprimo, kaj nun li ne plu eltenis la novembron kaj saltis antaŭ trajnon. 45 000 homoj partoprenis la funebran ceremonion en kaj ekster la stadiono de Hannover 96, lia klubo. Ploris konataj ŝtonkoruloj, venis ministroj, ĉefministroj kaj eĉ eksa kanceliero Gerhard Schröder. La gravigo de tiu funebro ŝajnas iom troa. Tamen mirigis min la serioza konduto de la homoj. Eĉ la dresitaj gravuloj ne diris tro banalajn stultaĵojn. Ĉiuj agis konvene al la situacio, kvazaŭ futbalemuloj estus la plej saĝaj homoj sur Tero.
Min mem futbalo malmulte interesas, kvankam min kelkfoje amuzas la frenezeco de la fanatikuloj. Unu el ili estas mia kolego. Dum mi pri futbalo scias nenion, li scias ĉion. Li posedas eĉ permesilon por arbitraciantoj de Bundesliga, la plej alta futbaloligo en Germanio! Pasintan semajnon mi denove ŝokis lin, menciante ke mi neniam antaŭe aŭdis la nomon Robert Enke. Li tuj parkere prelegis kvaronan horon pri vivo kaj verko de Robert Enke en ĉiuj kluboj de infanaĝo ĝis memmortigo.

Novembro el vidpunkto de promenanto.
Ŝati tiun ĉi:
Ŝati Ŝargas...