Flugmarŝi

Mi inventis novan vorton: flugmarŝi.

BBC enretigis 16 000 sonojn el sia arkivo. Ekzemple, vi povas aŭskulti la sonon »Unu anĝelo dum flugo«. La fluganta anĝelo estis registrita en la jaro 1967. Eble tiam la anĝeloj ankoraŭ pli oftis.

Surprize, la flugo de la anĝelo sonas ne tre anĝele, aŭ kiel mi imagis flugon de anĝelo. Ĝi veturas tra la aero ne »per flugiloj de facila vento«, sed kvazaŭ soldato pene marŝanta en marĉo. Tial mi inventis la vorton flugmarŝi. Ĝi esprimu la kutiman movomanieron de soldato de dio.

Perdi tempon

aŭ aŭ-aŭ aŭ kaj-kaj

En la retlisto por UEA-membroj Toño del Barrio skribis pensigan frazon. Mi aŭdacas tiri ĝin el la kunteksto:

Ĉiuj filozofiemaj homoj perdas tempon por kompreni Aristotelon kaj Platonon en mortinta lingvo, kaj 99 % uzas tradukojn por kompreni la verkojn de Kierkegaard.

Mi ne jam legis verkon de Kierkegaard, konas lin nur el historiaj libroj. Tamen, se Kierkegaard sufiĉe interesus min, mi verŝajne lernus la danan. Mi jam kelkfoje spertis, ke pensoj en originala lingvo donacas iun surprizon.

Lajbnica konversacio

torhaus

Ken Miner en sia hodiaŭa taglibro skribas interalie pri Montajno kaj lia nekredebla kredemo al la kompreno- kaj pensokapablo de bestoj. Tio memorigas min pri nekredebla komprenokapablo de homo: Leibniz.

Multaj esperantistoj konas almenaŭ la nomon de Lajbnico pro lia projekto de universala lingvo. Mi ekkonis lian nomon per anekdotoj, kiujn mi infanaĝe multfoje legis en libro pri hejmregiona historio. La plej amuzan anekdoton mi poste relegis en leteroj de Lajbnico. Temas pri parolanta hundo!

Lajbnico havis kelkajn rilatojn al mia urbeto Zeitz. Ĉi tie li konstruigis sian kalkulmaŝinon kaj politikumis ĉe la kortego. (Tiam Zeitz estis ĉefurbeto de etŝtato, kies nomon rememoras nur la ĉefarkivisto de la urba muzeo.) En oktobro kaj novembro 1714 li gastis ĉe la duko kaj loĝis kiel kutime en flanka domo de la palaco, en Torhaus, kiun vi povas vidi supre. La 24-an de oktobro, fine de tagmanĝo kun la duko, estis prezentata la parolanta hundo. Kamparana knabo instruis al ĝi la alfabeton (certe nur la sonojn) kaj ĉirkaŭ 30 vortojn. Tiu hundo tre mirigis Lajbnicon. Bedaŭrinde mankas informoj, kion la hundo diris, sed tre amuzis min aserto de Lajbnico, ke li kun la hundo “konversaciis”.

Mi tre scivolemas, kio fakte okazis en tiu 24-a de oktobro. Certe ankaŭ baroka hundo ne povis paroli. Aliflanke Lajbnico ne estis naivulo pri lingvoj. Iusence li estis eĉ prapatro de la priskriba lingvoscienco. Lajbnico ĝenerale estis ne tre kredema. Ekzemple, dum la sama restado en Zeitz estis prezentata al li perpetuum mobile. Pri tiu ĉi li skribis, ke ĝi ja evidente funkciis. Tamen Lajbnico pridubis la evidenton, ĉar perpetuum mobile kontraŭas naturajn leĝojn. Li serĉis la trukon kaj bedaŭris, ke li povis esplori la maŝinon “nur du horojn”. Kial do Lajbnico kredis je interparolo kun hundo?