Lignofajro en Ercmontaro, eksplodoj ekster Parizo kaj Higgs-bosono en boteleto

CMS Higgs-event

Novjaron mi kutime bonvenigas kun amikoj en Ercmontaro. Tie ni renkontiĝas en malnova vilaĝa domo kaj festas en ĝia ĝardeno ĉirkaŭ granda lignofajro.

Neniu el nia amika rondo kunportas artfajraĵojn. Tamen ankaŭ nia jarŝanĝo ne pasas sen eksplodoj, ĉar la vilaĝa junularo noktomeze pafas ĉiujare ĉirkaŭ mil eŭrojn en la ĉielon.

Ĉijare partoprenis du francoj, kiuj iam studis en Germanio. Unu vivas nun en Parizo kaj rakontis, ke tie piroteknikaĵoj estas malpermesataj pro tro multaj akcidentoj kaj krimoj. Do, tiu Parizano spertis en tiu montara vilaĝeto eble pli laŭtan spektaklon ol li estus spertinta en sia metropolo Parizo.

La supra bildo tamen ne montras artfajron en Ercmontaro (mi ne fotis). Ĝi ilustras interagon de Higgs-bosono. La alia franco esploras kiel fizikisto ĉe CERN, kie tiu partiklo pasintjare estis malkovrita. Venontfoje li kunportos kiel suveniron almenaŭ unu Higgs-bosonon en boteleto. Tion li promesis.

Käthe Reichel

Bundesarchiv Bild 183-1989-1104-012, Berlin, Demonstration, Käthe Reichel

Pasintan nokton mortis Käthe Reichel. Probable vi ne konas ŝian nomon, krom se vi fakas pri germanaj aktoroj aŭ pri Bertolt Brecht. Käthe Reichel estis — se mi neniun forgesis — la laste mortinta amatino de Brecht.

Kiam mi konsciiĝis pri tiu fakto, mi mem surpriziĝis, ĉar Brecht mortis jam antaŭ longa tempo, en 1956, dek jarojn antaŭ mia naskiĝo. Tio montras ne nur rimarkindan aĝodiferencon inter ambaŭ, sed ankaŭ la relative mallongan vivon de Brecht (58 jaroj) kaj la relative longan vivon de Reichel (86 jaroj).

Käthe Reichel estis aktoro, precipe en teatro. Ŝi rolis ankaŭ en multaj germanlingvaj filmoj, en kiuj ŝi parolis per nekutime malforta, persone tipa voĉo. Tia voĉo ŝajne konvenis al ŝia neforta staturo. Tamen, unufoje mi aŭdis ŝin en la reala vivo: dum politika demonstracio. Tiam ŝi surprizis min per veke forta voĉo de teatra aktoro, kiu konvenis por alvoko dum politika protesto. Multfoje ŝi utiligis sian famon por aŭdigi popolajn postulojn je homaj rajtoj kaj justa paco en la mondo.

Abdiko de la ŝtatestro

Horst Köhler kaj Jens Böhrnsen. cc rudimente
Horst Köhler kaj Jens Böhrnsen. (cc) rudimente

Hieraŭ la Prezidanto de Germanio surprizis per abdiko. Horst Köhler klarigis sian decidon per publika kritiko, al kiu mankas — laŭ lia opinio — la necesa respekto antaŭ lia alta ofico.

Kio okazis? Horst Köhler vizitis germanajn soldatojn, kiuj nun okupadas Afganion. En 2010-05-22, dum reflugo al Germanio, li diris en radia intervjuo, ke militado necesas ankaŭ por la ekonomiaj celoj de Germanio. Ankaŭ por tio mortas homoj.

Tio kompreneble kontraŭas la opiniojn de multaj homoj en (kaj certe ankaŭ ekster) Germanio. Normalaj homoj malpreferas morti pro ekonomiaj interesoj. Do, sekvis publika kritikado, kiel ĝi kutimas post nesufiĉe Orwell-a retoriko de politikisto. Intertempe la skandaleto jam finiĝis; multaj eĉ ne rimarkis ĝin. Tial la abdiko de la ŝtatestro estis tre surpriza. Neniu povis imagi, ke Köhler komencas ŝtatan krizon pro tia ordinara afero.

Antaŭ unu jaro mi skribis pri la elektiĝo de Köhler kaj pri la ofico de la Federacia Prezidanto en Germanio ĝenerale. Nun komisie anstataŭas lin la Prezidanto de la Federacia Konsilio, Jens Böhrnsen (vidu la supran bildon). Necesas elekto de nova Federacia Prezidanto ene de 30 tagoj, sed ankoraŭ mankas kandidatoj.

Mia klimato

forcejo - rozkolore nuba

Forcejo — rozkolore nuba

Okazas nun Kopenhaga Kongreso pri Klimata Ŝanĝiĝo. Mi devas konfesi, ke la aŭgurita klimata katastrofo nur milde interesas min. Tamen, por amuzo, mi kalkulis mian propran kontribuon al la damaĝo de la tutplanedaj vivkondiĉoj. Mi trovis germanlingvan retprogramon, kiu montras la proksimuman jaran emision de karbon-dioksido, kiun mi mem kaŭzas pro mia vivstilo. La kalkulilo konsideras la konduton en diversaj vivsferoj: publikaj servoj (kaŭzantaj emisiojn, kiuj ne dependas de individua konduto), energio por loĝado kaj transporto, manĝkutimoj kaj cetera konsumado.

Jen mia persona jara emisio de CO2 kompare al emisio de averaĝa germano:

vivsfero          mi          normalulo

publika           1,24 t       1,24 t
hejtado           0,10 t       1,97 t
kurento           0,65 t       0,75 t
transporto        0,07 t       0,11 t
nutrado           1,33 t       1,65 t
konsumado         2,14 t       2,75 t

sumoj             5,52 t      10,88 t
diferenco                     -5,36 t

Do, eble en lundo mi devos promeni (ne veturi!) al la Prezidanto de Germanio por oficiala peto de nova honora titolo: Klimata Heroo! Mi mem surpriziĝis pri mia klimat-heroeco, ĉar mi ne konscie vivas karbon-dioksid-ŝpare. Sed Germanio ja facile povus duonigi sian karbon-dioksido-emision, se ĉiuj germanoj vivus kiel mi. Tio gravus ankaŭ tutmonde, ĉar Germanio apartenas al la plej grandaj emisiantoj de karbon-dioksido. Eĉ pli bonus, se mi kaj la aliaj germanoj atingus la emisio-nivelon de averaĝa homarano: po 3,8 tunoj da karbon-dioksido dum jaro.

Aŭ ni solvu la problemon liberalisme: Ĉiu ricevu sian propran klimaton!