Theodor Lessing

Por la Marta Esperanto-Sumoo mi legis malnovan libron el 1924: Al eterna paco de Immanuel Kant, tradukita de Paul Christaller. (En 2017 aperis nova eldono de Fonto.) Krom la tekston de Kant la libro enhavas ankaŭ biografieton de Kant, kiun verkis Theodor Lessing. Tio estas rimarkinda, ĉar Theodor Lessing en Germanio estis sufiĉe konata filozofo, kaj li verkis sian biografieton speciale por la esperanta eldono.

De Lessing famas du libroj, aŭ nur ties titoloj: Historio kiel sencigo de la sensenca (1919) kaj La juda memmalamo (1930). La unua titolo esprimas la konstruisman perspektivon, ke okazaĵoj ne havas sencon en si mem, sed al ili homoj nur poste aldonas sencojn per rakonto de historio. Ankaŭ la dua libro temas pri tia senciga rakontado, sed speciale pri antisemitaj rakontoj.

La situacio de la juda homo do estis danĝera duoble. Unue, ĉar li al la demando: »Kial oni ne amas nin?«, mem respondas: »Ĉar ni estas kulpaj.« Kaj due, ĉar tial la aliaj popoloj al la demando: »Kial la judo estas malŝatata?«, povis same respondi: »Li tion diras mem. – Li estas kulpa.«

Laŭ Theodor Lessing: Der jüdische Selbsthass. Berlin: Zionistischer Bücherbund 1930, p. 14.

Theodor Lessing famas ankaŭ pro sia tragedia vivo. Kiel politika publicisto li esprimis opiniojn, kiuj ĝenis naciistojn. En 1925 li verkis karakterizan portreton pri Paul von Hindenburg. Lessing avertis pri tiu onta Prezidanto de Germanio, kiu en 1933 donis regan potencon al Hitler. La averto de Lessing kaŭzis multajn protestojn inter naciistoj. Studantoj eĉ fondis Batalkomitaton kontraŭ Lessing. Post la potencakiro de la nazioj en 1933 Lessing fuĝis al Ĉeĥoslovakio. Tie aperis en kelkaj germanlingvaj gazetoj la mensogo, ke ricevus rekompencon tiuj, kiuj kaptus Lessing kaj delokus lin al Germanio. En la 30a de aŭgusto 1933 tri naziaj murdistoj pafis al Lessing en lia verkoĉambro. La sekvan tagon li mortis. Tiel Theodor Lessing fariĝis la unua viktimo, kiun nazioj murdis sur teritorio de Ĉeĥoslovakio.

Advertisements

5 pensoj pri “Theodor Lessing

  1. ” Krom la tekston de Kant la libro enhavas ankaŭ biografieton de Kant, kiun verkis Theodor Lessing. Tio estas rimarkinda, ĉar Theodor Lessing en Germanio estis sufiĉe konata filozofo, kaj li verkis sian biografieton speciale por la esperanta eldono. ”

    Ĉu lastfraze ( …, kaj li verkis *sian* biografieton ktp ) estu vere sian (de T.Lessing) aŭ ĉu ĝi estus *lian” (de Kant) ?

  2. Sian. Iomete pripensu la diversajn signifojn de »biografieto«: genro de teksto, teksto de tiu genro, vivovojo al kiu referencas teksto de tiu genro. Do, legante ne vortojn, sed tekston, sufiĉe klaras, ke Theodor Lessing verkis _sian_ tekston, »biografieton de Kant, kiun verkis Theodor Lessing«.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s