Flugmarŝi

Mi inventis novan vorton: flugmarŝi.

BBC enretigis 16 000 sonojn el sia arkivo. Ekzemple, vi povas aŭskulti la sonon »Unu anĝelo dum flugo«. La fluganta anĝelo estis registrita en la jaro 1967. Eble tiam la anĝeloj ankoraŭ pli oftis.

Surprize, la flugo de la anĝelo sonas ne tre anĝele, aŭ kiel mi imagis flugon de anĝelo. Ĝi veturas tra la aero ne »per flugiloj de facila vento«, sed kvazaŭ soldato pene marŝanta en marĉo. Tial mi inventis la vorton flugmarŝi. Ĝi esprimu la kutiman movomanieron de soldato de dio.

La 27a de januaro en Germanio

Murskrapaĵo en Buchenwald

Bildo: Murskrapaĵo en la turmentejo de la koncentrejo Buchenwald.

En la 27a de januaro 1945 soldatoj de Soveta Unio liberigis la koncentrejon Aŭŝvico. Tial UN en 2005 deklaris tiun tagon kiel »Tagon de la memoro pri la viktimoj de la holokaŭsto«. En Germanio la 27a de januaro nomiĝas alie. Ekde 1996 ĝi estas la oficiala »Tago de la memoro pri la viktimoj de la naziismo«.

Kio estas la diferenco inter »viktimoj de la holokaŭsto« kaj »viktimoj de la naziismo«? La viktimoj de la holokaŭsto estas ses milionoj da judoj. La viktimoj de la naziismo estas ĉiuj viktimoj, kies nombro estas multe pli granda. La memoro al ĉiuj viktimoj ŝajnas pli justa. Tamen, ankaŭ en Germanio oni memoras precipe la judojn.

La holokaŭsto estas do la domina historia rakonto. El tio sekvas, ke nia memoro fokusas al ses milionoj el ĉirkaŭ 60 milionoj da viktimoj. Plimulto de la viktimoj estas aŭ forgesataj aŭ marĝenigataj.

Jen ekzemplo de historia fakto, kiu estas ja bone dokumentita en faka literaturo, sed kiu ne bone sidas en la rakonto holokaŭsto: Ĉiu scias aŭ sciu, ke en Aŭŝvico multege da judoj estas murditaj en gaskameroj. Sed apenaŭ iu scias, ke la nazioj konstruis la gaskamerojn en Aŭŝvico origine ne por judoj, sed por sovetiaj militkaptitoj. Ĉiu sciu ke la nazioj murdis ses milionojn da judoj, sed fakte la plej granda viktimogrupo estas 27 milionoj da civitanoj de Soveta Unio. Hitler nomis la okupadon de Soveta Unio »rasa milito«. La homoj tie estis deklaritaj ekstermindaj »subhomoj«.

Kiu kulpas pri la forgeso? Respondecas diversaj fortoj. Tre gravas la okcidenta kontraŭkomunismo dum la Malvarma Milito. Sed kulpas ankaŭ la memorokulturo en Soveta Unio. Tie dominis la historia rakonto »Granda Patrolanda Milito«. En tiu rakonto sovetianoj kompreneble estas precipe venkintoj, ne viktimoj.

Rosa Luxemburg pri perforto

HNX-graffiti-2015-300

Antaŭ 100 jaroj estis murdita Rosa Luxemburg [roza luksemburg]. Ŝi estis elstara komunisto kaj fervora batalanto kontraŭ naciismo kaj milito. Ŝia batalo kontraŭ milito ne signifas principan kontraŭon al perforto. Por komprenigi ŝian opinion, mi tradukos parton el ŝia Enkonduko por la membiografio de Vladimir Korolenko. Temas pri rerakonto de legendo el la juda historio. La titolo devenas de mi.

La sankta ordono

En Judio regis la romianoj per glavo kaj fajro, prirabis la landon kaj elsuĉis la enloĝantojn. La popolo ĝemis kaj kliniĝis sub la malamata jugo. Vidante la suferon de sia popolo, ekstaras la saĝa Menaĥem, filo de Jehudo, memorigas pri la heroaj tradicioj de la prapatroj kaj predikas ribelon kontraŭ la romianoj, la »sanktan militon«. Kontraŭis tion la sekto de la mildkoraj esenoj, kiuj same kiel Tolstojo rifuzas ĉiun aplikon de perforto kaj kredas saviga nur asketismon, internan purigon kaj fuĝon antaŭ la mondo. »Per via instigo al batalo vi semas malbenon!« ili protestas al Menaĥem. »Kiam urbo estas sieĝata kaj ĝi defendas sin, tiam la sieĝantoj kutime donacas la vivon al la subemaj enloĝantoj, dum la defendintojn ili transdonas al la morto. Ni predikas al nia popolo humilecon, ke ĝi ne pereu. Oni ne sekigas akvon per akvo kaj ne estingas fajron per fajro. Tiel ankaŭ la perforto ne venkas la perforton, ĉar malbona estas ĝi mem.«

Al tio Menaĥem, filo de Jehudo, respondis ne ŝancelite: »Perforto estas nek bono nek malbono, ĝi estas perforto; bona aŭ malbona estas nur ĝia apliko. La perforto de la brako estas malbona, se ĝi estas levita por prirabo kaj subigo de malfortuloj; sed se ĝi estas levita por laboro kaj por defendo, tiel perforto estas bona. Prave: oni ne estingas fajron per fajro kaj ne sekigas akvon per akvo. Tamen, la ŝtonon oni rompas per ŝtono, la ŝtalon oni baras per ŝtalo kaj perforton per perforto. Kaj krome: la supereco de la romianoj estas la fajro, sed via humileco – la ligno. La fajro estingiĝos ne antaŭ la forvoro de la tuta ligno.«

La »legendo« finas per prediko de Menaĥem: »Ho Adonajo, Adonajo! Neniam, dum nia tuta vivo, faru nin malfidelaj al la sankta ordono: la batalo kontraŭ maljusteco. Neniam permesu al ni paroli: ni savu nin mem kaj lasu la malfortajn al ilia sorto. Ankaŭ mi kredas, ho Adonajo, ke via regno venos sur la tero. Pereos perforto kaj subpremo, la popoloj kunvenos al la festo de la interfratiĝo, kaj neniam plu homa mano verŝos homan sangon.«

Fonto de la germana originalo

Rosa Luxemburg: Einleitung. En: Vladimir Korolenko: Die Geschichte meines Zeitgenossen. Tradukis Rosa Luxemburg. Berlin: Paul Cassirer 1919. p. XI–LIII, ĉiloke IIL–IL.

Planti arbaron

»Ni semas, kion ni ne rikoltos, kaj ni rikoltas, kion ni ne semis.« Jen devizo sur muro en arbarista lernejo, kiun mi neniam forgesos. La kamparano konsideras jarojn, la arbaristo jarcentojn. Estis arbaristo, kiu unuafoje formulis la principon de daŭripoveco (Hans Carl von Carlowitz en 1713).

La bildo montras arbaron, kiun mi mem plantis. La arboj estas proksimume 16 jaroj pli junaj ol mi. Mi ne certas, sed kiam mi plantis la arbaron, la arbetoj verŝajne havis du jarojn. Mi mem havis 18 jarojn, kaj nun mi havas 52.

Espereble mi ne devos vidi, kiel la arboj mortos. Tamen, tio eblas, se mi fariĝos centjarulo. Estas ruĝaj kverkoj (Quercus rubra). Tiu specio devenas el Norda Ameriko kaj estas plantata en Germanio, ĉar ĝi kreskas tre rapide kun tamen sufiĉe bona lignokvalito. La kutimaj kverkospecioj en Germanio estas la tigfrukta kverko (Quercus robur) kaj la tigfolia kverko (Quercus petraea). Ili povas havi la plej valoran lignon, sed kreskas tre malrapide. Rikolto eblas nur post 180–250 jaroj. Kompare, ruĝan kverkon eblas rikolti cent jarojn pli frue. Do, jam post 80 jaroj.

Alia avantaĝo de ruĝa kverko kompare al la du indiĝenaj specioj: Ĝi estas eltenema kaj facile prizorgebla. Kontraŭe, la tigfrukta kaj la tigfolia kverkoj bezonas plurajn generaciojn da saĝaj arbaristoj. La plej multekosta lignokvalito (por furniro) atingeblas nur post 220–250 jaroj da arbarokulturo, kiu atentas pri sufiĉe da ombro ĉirkaŭ la valoraj trunkoj. Iom tro da lumo, kaj la valoro perdiĝas, ĉar la kverkoj facile reagas per trunkoŝosoj. El multekosta furnirligno fariĝas apenaŭ vendebla fajroligno. Sufiĉas unu stulta arbaristo por senvalorigi kvaronan jarmilon da arbokreskado.

Horo de la vintrobirdoj 2019

Okaze de la Horo de la Vintrobirdoj 2019

Ĉiujare NABU, germana naturprotekta asocio, organizas popularan eventon: la Horon de la vintrobirdoj. Ĝi okazas ĉiam en semajnfino komence de januaro. Homoj dum unu horo observu birdojn en parkoj, ĝardenoj aŭ similaj habitatoj. Por ĉiu specio oni notu la plej grandan nombron dum sama tempo. Poste oni sendu la datojn al NABU, kie sciencistoj statistikumas per ili kaj provas interpreti la datokolekton.

Mi kutime observas la birdojn en malnova tombejo. Tie estas la taŭga habitato kun disaj arboj kaj arbustoj, sed ne tiom dense kiel en arbaro. Gravas ankaŭ, ke en la tombejo mi neniam renkontis homojn. Mi ne ŝatas esti observata de vivuloj, kiam mi observas aliajn vivulojn.

Por nombri birdojn oni ne nepre bezonas ekipaĵon. Tamen utilas binoklo. Sen binoklo malfacilas distingi malgrandajn birdojn sur altaj arboj. Eblas ekkoni birdojn ankaŭ laŭ voko kaj flugmaniero, sed mi preferas certigan proksimigan rigardon. Alia ne nepra, sed utila ekipaĵo estas nova telefona programo de NABU. Per ĝi eblas informiĝi pri birdospecioj, determini ilin, kolekti observojn kaj transsendi la datojn.

La Horo de la vintrobirdoj ne celas malkovri rarajn birdospeciojn. Ĝi celas evoluajn tendencojn pri la plej kutimaj birdospecioj. Fakte oni esploras ankaŭ la observantojn, ekzemple la demandon, ĉu multjara observanto rimarkas pli da specioj ol unujara observanto. Mi estas ja sperta observanto, sed ĉijare mi rimarkis malpli da birdoj ol en la pasintaj jaroj. Kelkajn paruojn, kernorompulon, pigon, du kornikojn kaj du pegojn. La pegoj estis la plej interesaj. Unuafoje mi vidis verdan pegon kaj grandan buntpegon kiel najbarojn. Kutime buntpegoj ĉasas alte en arbo, kaj verdaj pegoj ĉasas sur tero aŭ malalte ĉe arbotrunko. Sed ĉifoje la verda pego ĉasis alte, nur du metrojn for de la buntpego. Eble la verda estis transvestulo.