Nesukcesa trompo

Peter Turrini. Fotis: Astrid Bartel

Peter Turrini. Fotis: Astrid Bartel

Peter Turrini estas verkisto fama en Aŭstrio. Jen anekdoto el Twitter:

Peter Turrini verkis por juna amikino esejon kiel lernejan taskon: “Realismo aŭ naturalismo en la verkaro de Turrini”. Ŝi ricevis la noton “4”. (En Aŭstrio “5” estas la plej malbona.)