Hoplofobio

"Man with guns" graffiti

Mi lernis novan pseŭdosciencan vorton: hoplophobia. Ĝi signifu “psikan malsanon kun neracia timo kontraŭ armiloj”. Inventis ĝin usona armilo-propagandisto.

Kiel traduki tiun pseŭdosciencan vorton? Plej komprenebla estus “armilotimo”. Tamen fipropagando ne celas kompreneblecon, sed blufon. Do konvenas neologismo: hoplofobio.

Turistoj kiel politikaj reprezentantoj

leganto en Maroko

En Twitter mi sekvas la pepojn de @Philoponus. Tiu estas Christian Koellerer el Vieno, kiu nuntempe faras grupan studvojaĝon tra Maroko. Jen traduko de mesaĝo el la urbeto Ouarzazate (Varzazato), rande de la dezerto:

Eta, sed laŭtvoĉa manifestacio antaŭ nia hotelo en Ouarzazate. Kiel mi komprenas, por pli da laborpermesoj en Eŭropo.

Unuavide tiuj manifestaciantaj afrikanoj ŝajnas naivaj, ĉar ili supertaksas la potencon de ordinaraj eŭropaj turistoj. Aliflanke ankaŭ ni en riĉa Eŭropo naivas rilate al la gravegaj ekonomiaj problemoj ekster nia armile ŝirmita mondeto.

Amaskomunikiloj en Germanio kutime ne raportas pri tiaj protestoj en marokaj urbetoj. Pri Ouarzazate mi legis la unuan fojon. Tamen mi jam nekonscie vidis ties pejzaĝon en kinejo, ĉar multaj famaj filmoj estis produktitaj tie. Ekzemple la plurlingva filmo Babel pri problemoj de internacia komunikado.