Pasintan nokton mortis Käthe Reichel. Probable vi ne konas ŝian nomon, krom se vi fakas pri germanaj aktoroj aŭ pri Bertolt Brecht. Käthe Reichel estis — se mi neniun forgesis — la laste mortinta amatino de Brecht.
Kiam mi konsciiĝis pri tiu fakto, mi mem surpriziĝis, ĉar Brecht mortis jam antaŭ longa tempo, en 1956, dek jarojn antaŭ mia naskiĝo. Tio montras ne nur rimarkindan aĝodiferencon inter ambaŭ, sed ankaŭ la relative mallongan vivon de Brecht (58 jaroj) kaj la relative longan vivon de Reichel (86 jaroj).
Käthe Reichel estis aktoro, precipe en teatro. Ŝi rolis ankaŭ en multaj germanlingvaj filmoj, en kiuj ŝi parolis per nekutime malforta, persone tipa voĉo. Tia voĉo ŝajne konvenis al ŝia neforta staturo. Tamen, unufoje mi aŭdis ŝin en la reala vivo: dum politika demonstracio. Tiam ŝi surprizis min per veke forta voĉo de teatra aktoro, kiu konvenis por alvoko dum politika protesto. Multfoje ŝi utiligis sian famon por aŭdigi popolajn postulojn je homaj rajtoj kaj justa paco en la mondo.