
En komentario al artikolo pri Herta Müller demandis Inga Johanson, ĉu ekzistas tekstoj de ŝi en Esperanto. Mi ne sciis, nek serĉis. Tamen, hodiaŭ mi hazarde trovis etan rakonton de Herta Müller en la ret-revuo Mirmekobo (numero 19, junio 2012, paĝoj 26-27), kiun redaktas Donald Broadribb. La teksto estas vestita per titolo “La lakto”. Tradukis ĝin Júlia Sigmond.
Kvankam “La Lakto” ricevis la genro-indikon “rakonteto”, mankas al ĝi ecoj de individua teksto, ioma rakonta fermiteco. Multon la leganto devas diveni. Tion la aŭtoro eble intencis, eble ne. Mi dubetas. Fakte la rakontitaj okazaĵoj devenas el la unua romano de Herta Müller “La homo estas granda fazano en la mondo” (germane “Der Mensch ist ein großer Fasan auf der Welt”). En la rakonta teksaĵo de la romano la okazaĵoj pli bone kompreneblas, ĉar pli vastas la kunteksto. Do, ĉu la publikigita traduko kontraŭas la aŭtoran intencon kaj fuŝprezentas al ni apenaŭ kompreneblan rakonton? Mi ne certas. Eble mi dubetas malprave. Mi ne scias, ĉu jam Herta Müller elŝiris la teksteron el sia romano kaj publikigis ĝin ie kiel memstaran rakonton. Bedaŭrinde mankas indiko de la fonto ĉe la traduko.
Kiel ajn! La aŭtora intenco ne gravas pli ol leganta imago.
Ŝati tiun ĉi:
Ŝati Ŝargas...