Abdiko de la ŝtatestro

Horst Köhler kaj Jens Böhrnsen. cc rudimente
Horst Köhler kaj Jens Böhrnsen. (cc) rudimente

Hieraŭ la Prezidanto de Germanio surprizis per abdiko. Horst Köhler klarigis sian decidon per publika kritiko, al kiu mankas — laŭ lia opinio — la necesa respekto antaŭ lia alta ofico.

Kio okazis? Horst Köhler vizitis germanajn soldatojn, kiuj nun okupadas Afganion. En 2010-05-22, dum reflugo al Germanio, li diris en radia intervjuo, ke militado necesas ankaŭ por la ekonomiaj celoj de Germanio. Ankaŭ por tio mortas homoj.

Tio kompreneble kontraŭas la opiniojn de multaj homoj en (kaj certe ankaŭ ekster) Germanio. Normalaj homoj malpreferas morti pro ekonomiaj interesoj. Do, sekvis publika kritikado, kiel ĝi kutimas post nesufiĉe Orwell-a retoriko de politikisto. Intertempe la skandaleto jam finiĝis; multaj eĉ ne rimarkis ĝin. Tial la abdiko de la ŝtatestro estis tre surpriza. Neniu povis imagi, ke Köhler komencas ŝtatan krizon pro tia ordinara afero.

Antaŭ unu jaro mi skribis pri la elektiĝo de Köhler kaj pri la ofico de la Federacia Prezidanto en Germanio ĝenerale. Nun komisie anstataŭas lin la Prezidanto de la Federacia Konsilio, Jens Böhrnsen (vidu la supran bildon). Necesas elekto de nova Federacia Prezidanto ene de 30 tagoj, sed ankoraŭ mankas kandidatoj.

Advertisements

7 pensoj pri “Abdiko de la ŝtatestro

  1. Saluton! Hodiaŭ mi legis, ke tie estas du personoj kiuj estas ĉefaj kandidatoj por iĝi prezidento de Germanio. Ili estas s-roj Joachim Gauck kaj Christian Wulff. Mi iomete legis pri ili sur Vikipedio. Ĉu tie estas aliaj personoj aldone al tiuj du sinjoroj?

  2. Nuntempe estas nur tiuj du kandidatoj. El ambaŭ nur Christian Wulff havas realan ŝancon kaj certe estos elektita Federacia Prezidanto.

    Eble la partio “La Maldekstra” proponos ankoraŭ trian kandidaton. Sed ankaŭ tiu ne havos realan ŝancon. Tiaj senŝancaj kandidatoj utilas precipe por publika diskutigo de temoj, kiuj tro ofte estas neglektataj. Tamen, ĉifoje la maldekstra partio eble rezignas pri propra kandidato, ĉar mankas sufiĉe da tempo por seriozaj publikaj diskutoj. La elektoj okazos jam en la 30-a junio 2010.

  3. Ĵus mi legis, ke la maldekstra partio prezentos propran kandidaton en la venonta lundo.

    “La Maldekstro” havas la problemon, ke nek Christian Wulff nek Joachim Gauck elektindas el maldekstra vidpunkto. Ili do bezonas propran kandidaton, se ili ne volas rezigni pri siaj voĉdonrajtoj.

  4. La eldiroj de la (eks)prezidento estas rimarkindaj, ĉar ili senvualigis hipokritecon. Ni jam suspektis ke militoj temas pri ekonomiaj profitoj, sed oni klopodis konvinki nin ke ĉifoje, en Afganio kaj Irako, ili celas pli superajn celojn: demokration, sekurecon, homajn rajtojn. Sinjoro Köhler senrevigis nin, kaj liaj vortoj meritas esti stokitaj ie en facile reprenebla loko.

  5. Tre interese, do la germana armeo “okupadas” Afganion.
    Eble ni sendu pro solidareco kelkajn t-ĉemizojn kaj burĥojn kun surpreso de Che Guevara al la pacamaj liberigaj batalantoj afganaj?

    Krome Köhler ne diris, ke ni militu pro ekonomiaj kialoj, sed ke ekonomia potenco kiel Germanio ankaŭ respondecu pri la sekurigo de la mondo, kio samtempe helpos al ĝiaj interesoj.
    Oni povis tion miskompreni, kaj kelkaj volis tion miskompreni.

    Tamen la demisio estis miaopinie troigo.

  6. Pardonu, mi ankoraŭ ne sufiĉe alkutimiĝis al tiu Newspeak. Tial mi nomas okupadon “okupado” kaj militon “milito”, ne “respondeci pri la sekurigo de la mondo”.

    Kion Köhler efektive diris, tion ĉiu povas aŭskulti kaj legi en la retejo de la radiostacio Deutschlandradio (al kiu mi ligis en la supra artikolo). Li klare motivigis la militadon (Newspeak: transprenon de respondeco) ankaŭ per ekonomiaj kialoj. Germanio militas konkrete pro ĝia dependo de la ekstera komerco (“Außenhandelsorientierung” kaj “Außenhandelsabhängigkeit”), por liberaj komercvojoj (“freie Handelswege”) kaj por sekurigo de laborpostenoj kaj salajroj (“Arbeitsplätze und Einkommen sichern”). Ĉiuj ĉi estas ekonomiaj kialoj.

    Iu volo je miskompreno tute ne necesas. Köhler diris fakte nenion eksterordinaran. La motivigo de militaj agoj per ekonomiaj kialoj apartenas jam de longe al la oficialaj Gvidaj Principoj de la Federacia Armeo. Tiajn ekonomiajn motivigojn formulis unuafoje, proksimume en 1992, la tiama militoministro Volker Rühe (Newspeak: defendoministro). Ekde 1994 tiaj militmotivoj estas oficialaj en Germanio.

  7. Mi skribis: “Nuntempe estas nur tiuj du kandidatoj. El ambaŭ nur Christian Wulff havas realan ŝancon kaj certe estos elektita Federacia Prezidanto.”

    Christian Wulff nun estas elektita prezidanto. Kvankam tiu rezulto estis divenebla, la elektado kaj la konkurado de la kandidatoj estis fakte pli interesaj ol kutime. Sed nun mi ne havas sufiĉan tempon por rakonti la aferon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s