Horst Köhler kaj Jens Böhrnsen. (cc) rudimente
Hieraŭ la Prezidanto de Germanio surprizis per abdiko. Horst Köhler klarigis sian decidon per publika kritiko, al kiu mankas — laŭ lia opinio — la necesa respekto antaŭ lia alta ofico.
Kio okazis? Horst Köhler vizitis germanajn soldatojn, kiuj nun okupadas Afganion. En 2010-05-22, dum reflugo al Germanio, li diris en radia intervjuo, ke militado necesas ankaŭ por la ekonomiaj celoj de Germanio. Ankaŭ por tio mortas homoj.
Tio kompreneble kontraŭas la opiniojn de multaj homoj en (kaj certe ankaŭ ekster) Germanio. Normalaj homoj malpreferas morti pro ekonomiaj interesoj. Do, sekvis publika kritikado, kiel ĝi kutimas post nesufiĉe Orwell-a retoriko de politikisto. Intertempe la skandaleto jam finiĝis; multaj eĉ ne rimarkis ĝin. Tial la abdiko de la ŝtatestro estis tre surpriza. Neniu povis imagi, ke Köhler komencas ŝtatan krizon pro tia ordinara afero.
Antaŭ unu jaro mi skribis pri la elektiĝo de Köhler kaj pri la ofico de la Federacia Prezidanto en Germanio ĝenerale. Nun komisie anstataŭas lin la Prezidanto de la Federacia Konsilio, Jens Böhrnsen (vidu la supran bildon). Necesas elekto de nova Federacia Prezidanto ene de 30 tagoj, sed ankoraŭ mankas kandidatoj.