Traduki

Traduki

Kiulingve vi nomus organizan reton por subtenado de tradukoj el kaj al multaj diversaj lingvoj? Vi nomus ĝin per neŭtrala lingvo, ĉu ne?

Traduki estas reto por kultura interŝanĝo, kiu subtenas tradukadon de literaturo el lingvoj de sudorienta Eŭropo al la germana, el la germana al sudorient-eŭropaj lingvoj kaj inter diversaj sudorient-eŭropaj lingvoj. Partoprenas tiun reton ŝtataj kaj privataj organizoj el Albanio, Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Germanio, Kosovo, Kroatio, Makedonio, Montenegro, Rumanio, Serbio, Slovenio kaj Svislando.

Ĉisemajne, dum la Librofoiro de Leipzig, estis prezentataj pluraj fruktoj de Traduki. Unu el ili havas same esperantan titolon: tradukita poezio. Ĝi estas nova serio de la aŭstra eldonejo Edition Korrespondenzen. Komencas la serion volumo kun poemoj de Marko Pogačar: “An die verlorenen Hälften” (en la kroata kaj la germana, tradukita de Alida Bremer).

La Librofoiro de Leipzig okazas ĉiujare en marto. Komerce ĝi ne tiom gravas kiel la aŭtuna Librofoiro de Frankfurt, sed por legantoj ĝi pli interesas pro la riĉega kultura programo. Tradicias ankaŭ la rolo de Leipzig kiel “renkontejo de oriento kaj okcidento”. Dum la foiro okazas daŭre aranĝoj, kiuj celas kulturan interŝanĝon, simile al tiuj de Traduki. Kutime okazas ekzemple kursoj pri diversaj lingvoj.

Mi partoprenis kurson “La hungara en 20 minutoj”. Instruis György Fehéri, simpatia strangulo, helpe de praktika tuŝ-ekrano. La kurs-komencan bildon sur ĝi vi povas vidi sube. La germana frazo signifas: “Kiel parolas la marsanoj?” Kompreneble ne eblas lerni la marsan/hungaran ene de dudek minutoj. Fakte ni lernis nur unu frazon:

Derék, magyaros vacsora volt, csirkepörkölt, túróscsusza, mákos- és diósmetélt, ezenkívül penészes, büdös sajt, melyhez, istenien ízlett a büdösvizes, savanykás bor.

La frazo signifas proksimume: “Estis akceptebla hungara vespera manĝo: kokogulaŝo, kazea lardofarunaĵo, nukso- kaj papavonudeloj, krome forte odora ŝimofromaĝo, al kiu perfekte konvenis la forte odora minerala akvo en la acideta vino.”

Tiu frazo certe fariĝos grava ponto, sur kiu mi promenos al la hungara kulturo. Sinjoro Fehéri klarigis, ke ĝi devenas el romano “Alaŭdo” de Dezső Kosztolányi. Mi neniam antaŭe aŭdis tiun nomon, sed ŝajne li estas klasika aŭtoro de la hungara literaturo. Kvankam mi jam manĝis, la frazo kaptis min tiel, ke mi legos la romanon.

"Kiel parolas la marsanoj?" Komenca bildo de kurso de la hungara lingvo.

Ino Kolbe

Hodiaŭ okazis la entombigo de Ino Kolbe. Ŝi mortis kun 95 jaroj la 16-an de februaro 2010 en Leipzig. Laŭ mia scio ŝi estis la plej aĝa denaska esperantisto. Krom tiu senmerita kuriozaĵo mi opinias ŝin interesa persono, ĉar ŝi aktive partoprenis la Esperanto-movadon kaj laboris per vigla cerbo ĝis plenumiĝo de sia vivo.

Ino naskiĝis la 28-an de februaro 1914 kiel filino de Frida kaj Reinhold Voigt.  La gepatroj estis fervoraj esperantistoj kaj parolis hejme nur Esperanton. La germanan lernis Ino kaj ŝia pli juna frato Holdo nur sur la strato, dum ludado kun aliaj infanoj. Unu el la fruaj rememoroj de Ino temis pri sperto de lingva diferenco: “Foje mi revenis hejmen tute ekscitita, ĉar la aliaj asertis, ke mia turbo estas Kreisel.”

La familio Voigt estis ne nur fervoraj esperantistoj, sed ankaŭ gravaj pioniroj de la laborista Esperanto-movado. Nuntempe tiu laborista movado fariĝis malgrava; tial nia historia konscio ofte estas katenita al la historio de UEA kaj de aliaj “burĝaj” neŭtralaj Esperanto-organizoj. Tamen, precipe en Germanio ĝis 1933 la laborista, neneŭtrala Esperanto-movado estis pli aktiva kaj pli multmembra ol la neŭtrala. Ino vivis fakte en centro de la laborista Esperanto-movado, ĉar en Leipzig eldonis kelkaj laboristaj asocioj, ekzemple SAT. Eŭgeno Lanti kaj multaj nun malpli konataj aktivuloj sidis ĉe la hejma tablo de la familio Voigt. Ino mem verkis detalan germanlingvan historion pri la regiona laborista Esperanto-movado: Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen). Ŝi verkis ankaŭ membiografion en la germana: Mein Leben mit und für Esperanto (Mia vivo per kaj por Esperanto).

Por Esperanto Ino laboris ofte per gravaj, tamen apenaŭ rimarkataj helpoj: ŝi korektis librojn, verkis indeksojn, serĉis faktojn ktp. Profesie ŝi laboris en diversaj lepsikaj eldonejoj, ekzemple en  F. A. Brockhaus. Ŝi faris do honorofice la saman por Esperanto, kion ŝi faris pagite en la laborejo. Per la helpo de Ino eldoniĝis ekzemple la Esperanto-vortaroj de Erich-Dieter Krause, lernolibroj de Till Dahlenburg kaj interlingvistikaj libroj de Detlev Blanke kaj Sabine Fiedler.

Partoprenis la entombigon la granda familio de Ino kaj multaj esperantistoj, ne nur el Leipzig. Ĉe la tombo Detlev Blanke esprimis plej trafe la etoson: “Ino, dankon ke vi vivis!”