En la retlisto por UEA-membroj Toño del Barrio skribis pensigan frazon. Mi aŭdacas tiri ĝin el la kunteksto:
Ĉiuj filozofiemaj homoj perdas tempon por kompreni Aristotelon kaj Platonon en mortinta lingvo, kaj 99 % uzas tradukojn por kompreni la verkojn de Kierkegaard.
Mi ne jam legis verkon de Kierkegaard, konas lin nur el historiaj libroj. Tamen, se Kierkegaard sufiĉe interesus min, mi verŝajne lernus la danan. Mi jam kelkfoje spertis, ke pensoj en originala lingvo donacas iun surprizon.
La skandinavaj lingvoj (la dana, la norvega kaj la sveda) estas tre similaj kaj mi ŝategus lerni unu el ili. Tamen tio, kion diras DEL BARRIO ja tre strangas.
Unue mi volas senkulpigi Tonjon: Kiel mi jam menciis, mi tiris la frazon el ĝia kunteksto. La vortumo de tempoperdado fakte eĥas vortumon de alia diskutinto.
Pri skandinavaj lingvoj: Onidire la plej “centra” inter ili estas la norvega normvariaĵo Bokmål. Se tiun ĉi vi lernos, vi eble pli facile komprenos la najbarajn lingvojn, ol se vi lernos iun “randan” skandinavan lingvon. Tamen atentu alian onidiron, laŭ kiu lernado de norvega normlingvo ne multe utilas por kompreno de la norvegoj. Ili (onidire) ne komprenas unu la alian, ĉar ili malemas al norma lingvo kaj obstinas pri siaj regionaj dialektoj. Kiam aliregionano alparolas ilin, ili respondas: “Mi ne komprenas la danan!”
Ho, ne senkulpigu min. Tiel ĉi, ekster sia kunteksto, mia frazo ja aspektas multe pli profunda ol ĝi origine estis.
La sveda, norvega kaj dana lingvoj tre multe similas inter ili. Tio okazas egale inter la hispana kaj la portugala, aŭ inter la rusa kaj la ukrainia.
Mi multe ŝatas lerni lingvojn. Sed mi ne ofte skribas tre bone per fremdaj lingvoj.