Esperantigo de PT Sans

Senserifa

La entrepreno ParaType publikigis tre bonan, libere uzeblan tiparan familion PT Sans. Ĝin pagis la ruslanda registaro, kaj ĝi enhavas ĉiujn literojn por la alfabetoj de ruslandaj lingvoj. Malgraŭ tiu litera abundeco mankas en PT Sans la specialaj signoj por Esperanto. Tion mi ŝanĝis. Mi esperantigis ĉiujn ok fasonojn de PT Sans. Ĉar mi rajtas ja libere prilabori kaj distribui la tiparojn, sed ne rajtas libere uzi la nomon PT Sans, mi publikigas ilin per nova nomo: Senserifa. Mi ne pretendas iujn aŭtorajn rajtojn.

Elŝutoligilo: senserifa.zip (ĉ. 1,5 MB)

Instalado:

  1. Malpaku la ZIP-dosieron.
  2. Instalu la ok TTF-dosierojn depende de via mastruma sistemo. (En MS Windows: instalu la tiparojn per Sistemagordoj aŭ kopiu la dosierojn al Windows/Fonts.)

En iu posta afiŝo mi traktos la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de PT Sans/Senserifa kaj donos konsilojn por ĝia aplikado.

Aldono 2010-03-10:

Mi estingis la ligilon, ĉar ParaType eldonos propran version de PT Sans kun la specialaj literoj por Esperanto. Estos rekomendinde uzi tiun version kun la originala nomo.

Perdi tempon

aŭ aŭ-aŭ aŭ kaj-kaj

En la retlisto por UEA-membroj Toño del Barrio skribis pensigan frazon. Mi aŭdacas tiri ĝin el la kunteksto:

Ĉiuj filozofiemaj homoj perdas tempon por kompreni Aristotelon kaj Platonon en mortinta lingvo, kaj 99 % uzas tradukojn por kompreni la verkojn de Kierkegaard.

Mi ne jam legis verkon de Kierkegaard, konas lin nur el historiaj libroj. Tamen, se Kierkegaard sufiĉe interesus min, mi verŝajne lernus la danan. Mi jam kelkfoje spertis, ke pensoj en originala lingvo donacas iun surprizon.