Materiaj dioj

Parto el “Printempo” de Sandro Boticelli,
kun Venuso, Flora kaj Amor laŭ Lukrecio V 737+.

Epikuro al Menoikeo:
Dioj ja vere ekzistas; tio evidentas.

Epikuro al Anaksarĥo:
Ni al la dioj volas oferi respekte kaj elegante, kiel decas, kaj ĉion fari bone laŭ la kulto, ne cedante pro nuraj opinioj la propran konvinkon pri la plej perfektaj kaj plej grandiozaj estaĵoj.

Ken Miner je 2010-01-16 interesas pri La ofero de Lukrecio de Baldur Ragnarsson en Beletra Almanako 5. La poemo temas pri alia poemo, poemego, eg-poemo: pri De rerum natura (laŭvorte: La naturo de la aferoj, laŭsence eble: La esenco de la kosmo). En ĝia ses-libra eposo Lukrecio instruas la filozofion de Epikuro. Ĝi famas pro sobreco kaj strebo al racia klarigo de naturaj fenomenoj. En la materiisma mondkoncepto de Epikuro dioj ne gravas. Ili ne influas la vivon de la homoj. El tio sekvis miskompreno aŭ miskomprenemo, ke Epikuro estus predikanta ateismon. Precipe kristanaj aŭtoroj tradiciigis tiun misaserton tra la jarmiloj.

Kiu antaŭsupozas ateismon ĉe Epikuro ja devas miri, kiam Lukrecio, lia fidela adepto, komencas sian instruon de la epikura filozofio per alvoko de Venuso. En la poemo de Ragnarsson:

Donu Venuso, ke Marso lasu en paco
la mondon dum mi kantas: ja tiel
Lukrecio; kaj Kaliopon alpreĝas
por lin gvidi, kaj animas la spektaklon
de l’ sezonoj per diinaj nomoj:
Venuso, Flora, Ceres.

Poste li prezentas Lukrecion kvazaŭ:
ekster la atoma teorio de Epikuro.

Baldur Ragnarsson almenaŭ milde kaj admire esprimas la imagitan kontraŭdiron inter alvoko de dioj kaj epikura filozofio, kie spaco ne troviĝas por la dioj. Li fakte sekvas la frukristanan aŭtoron Laktancio, kiu volis defendi la poeton Lukrecio kontraŭ la filozofo. Aliaj interpretistoj de Lukrecio malpli pardoneme prezentis lin kiel skizofrenulon (en la 19-a jarcento, kiam modernaj homoj nervoziĝis).

Tamen temas ja pri miskompreno! Epikuro ne estis ateisto. La supraj du citaĵoj montras lian kredon je dioj. Ekzistas ne unu frazo, en kiu li esprimas ajnan dubon pri la ekzisto de dioj. Do ankaŭ Lukrecio nenie forlasas la limojn de epikurismo, se li alvokas diojn. Epikuro instigis eĉ al interesa pieco: praktiki la kultojn ne por peti favoron de dioj, sed por konscii ilian perfektecon kaj tiel utili al si mem. Dioj estis la perfektaj saĝuloj, kaj saĝuloj laŭ epikura koncepto estas feliĉaj.

Epikuro:
Adoro al saĝulo estas granda trezoro por la adoranto.

Advertisements