Forcejo — rozkolore nuba
Okazas nun Kopenhaga Kongreso pri Klimata Ŝanĝiĝo. Mi devas konfesi, ke la aŭgurita klimata katastrofo nur milde interesas min. Tamen, por amuzo, mi kalkulis mian propran kontribuon al la damaĝo de la tutplanedaj vivkondiĉoj. Mi trovis germanlingvan retprogramon, kiu montras la proksimuman jaran emision de karbon-dioksido, kiun mi mem kaŭzas pro mia vivstilo. La kalkulilo konsideras la konduton en diversaj vivsferoj: publikaj servoj (kaŭzantaj emisiojn, kiuj ne dependas de individua konduto), energio por loĝado kaj transporto, manĝkutimoj kaj cetera konsumado.
Jen mia persona jara emisio de CO2 kompare al emisio de averaĝa germano:
vivsfero mi normalulo publika 1,24 t 1,24 t hejtado 0,10 t 1,97 t kurento 0,65 t 0,75 t transporto 0,07 t 0,11 t nutrado 1,33 t 1,65 t konsumado 2,14 t 2,75 t sumoj 5,52 t 10,88 t diferenco -5,36 t
Do, eble en lundo mi devos promeni (ne veturi!) al la Prezidanto de Germanio por oficiala peto de nova honora titolo: Klimata Heroo! Mi mem surpriziĝis pri mia klimat-heroeco, ĉar mi ne konscie vivas karbon-dioksid-ŝpare. Sed Germanio ja facile povus duonigi sian karbon-dioksido-emision, se ĉiuj germanoj vivus kiel mi. Tio gravus ankaŭ tutmonde, ĉar Germanio apartenas al la plej grandaj emisiantoj de karbon-dioksido. Eĉ pli bonus, se mi kaj la aliaj germanoj atingus la emisio-nivelon de averaĝa homarano: po 3,8 tunoj da karbon-dioksido dum jaro.
Aŭ ni solvu la problemon liberalisme: Ĉiu ricevu sian propran klimaton!