Novembro

folioj sub poplo balzama

En Germanio la novembro havas fifamon de monato plej griza, trista, morna. Ignoremaj promenantoj kiel mi eble ne sufiĉe atentas tion, ĉar ankaŭ novembre kelkfoje brilas la suno, bluas la ĉielo kaj buntas la arbaro. Tamen, se mi bone memoras statistikon, en novembro malsanuloj mortas pli ofte ol en aliaj monatoj. Pli oftas ankaŭ memmortigoj.

Hieraŭ okazis unu el la plej grandaj funebraj ceremonioj en la historio de Germanio. Memmortigis sin Robert Enke. Li estis golulo de la nacia futbalteamo. Dum jaroj la heroo suferis je malsana deprimo, kaj nun li ne plu eltenis la novembron kaj saltis antaŭ trajnon. 45 000 homoj partoprenis la funebran ceremonion en kaj ekster la stadiono de Hannover 96, lia klubo. Ploris konataj ŝtonkoruloj, venis ministroj, ĉefministroj kaj eĉ eksa kanceliero Gerhard Schröder. La gravigo de tiu funebro ŝajnas iom troa. Tamen mirigis min la serioza konduto de la homoj. Eĉ la dresitaj gravuloj ne diris tro banalajn stultaĵojn. Ĉiuj agis konvene al la situacio, kvazaŭ futbalemuloj estus la plej saĝaj homoj sur Tero.

Min mem futbalo malmulte interesas, kvankam min kelkfoje amuzas la frenezeco de la fanatikuloj. Unu el ili estas mia kolego. Dum mi pri futbalo scias nenion, li scias ĉion. Li posedas eĉ permesilon por arbitraciantoj de Bundesliga, la plej alta futbaloligo en Germanio! Pasintan semajnon mi denove ŝokis lin, menciante ke mi neniam antaŭe aŭdis la nomon Robert Enke. Li tuj parkere prelegis kvaronan horon pri vivo kaj verko de Robert Enke en ĉiuj kluboj de infanaĝo ĝis memmortigo.

folioj en novembro
Novembro el vidpunkto de promenanto.

Al gran sole carico d’amure

Operejo de Leipzig
Unua bildtitolo: La revolucia muziko de Luigi Nono skuas la murojn de miljaroj.
Dua bildtitolo: La Operejo de Leipzig fotita nokte sen stativo.

Ĉiaŭtune en Germanio okazas diversaj festoj rememorige al la Paca Revolucio en 1989. Hodiaŭ antaŭ 20 jaroj falis la Berlina Muro. Tio apartenas al la gravaj historiaj eventoj de la 20-a jarcento, ĉar la Berlina Muro estis simbolo de la Malvarma Milito. La falo de la Berlina Muro markas finon de epoko: ne nur la finon de la Malvarma Milito, sed ankaŭ la finon de la reala socialismo laŭ sovetia modelo. La esencaj trajtoj de la nova, nuna epoko ŝajnas al mi ankoraŭ ne tre klaraj. Eble la Berlina Muro estis nur antaŭsigno de eĉ pli grava epokofino: la fino de la eŭrop(deven)a hegemonio super la planedo Tero.

Kelkajn privatajn rememorojn pri la Paca Revolucio en Leipzig vi povas legi en mia artikolo Akra municio. Rememorojn pri la falo de la Berlino Muro mi ne havas. Malgraŭ ĝia historia graveco tiu evento ne tuŝis mian koron. Poste iu provis konvinki min, ke tiam mi fariĝis “libera”. Sed evidente ni havis diversajn komprenojn de libereco. Jes, dum la Malvarma Milito estis pli komplike transiri la okcidentan limon de GDR. Tamen, rigardu mapon de Eŭrazio: okcidenta Eŭropo estas nur eta postaĵo de grandega kontinento. Kial mi sentu klaŭstrofobion, se la mondoparto oriente de la Fera Kurteno vastas ĝis Pacifiko? Eble mi tiam malpli kontentus, se okcidenta Eŭropo same interesus min kiel orienta Eŭropo kaj Siberio. Tiel ne estis kaj tial la falo de la Berlina Muro al mi estis nura gazeta novaĵo. Nur post preskaŭ du monatoj mi mem vizitis Okcidentan Germanion (fakte Okcidentan Berlinon, kiu oficiale ne apartenis al FRG).

Manko de rememoro ne melhelpu festadon! Mi solenis la Murofeston en operejo (jam dimanĉe, hieraŭ). La artistoj havis vere spritan ideon. Dediĉe al la Paca Revolucio ili surscenigis operon pri fiaskintaj revolucioj laŭ metodo de socialisma realismo: Al gran sole carico d’amore de Luigi Nono. Verŝajne nur malmultaj konas tiun komponiston kaj tiun operon; tamen li famas inter fakuloj. Fakte mi ne estas fakulo. Intelekte mi ne komprenas muzikon; mi komprenas ĝin nur naive. Mi ne kapablas legi partituron kaj ne ludas instrumenton krom trilfajfilo. Tamen, mia naiveco ŝajne helpas kontraŭ antaŭjuĝoj, ĉar miaj muzikaj preferoj ofte kongruas kun tiuj de la fakuloj. Mi ŝatas tiel nomatan “seriozan” muzikon. Ne nur klasikan muzikon, sed ankaŭ la Novan Muzikon, kies plej fama komponisto estis Arnold Schönberg.

Luigi Nono (1924—1990) laŭdire verkis serian muzikon, sed kiel naivulo mi ne povas prijuĝi, ĉu Al gran sole carico d’amore estas tipa ekzemplo de seria muziko. La muzikan aspekton mi povas priskribi nur malklare: la sonoj promenis tra la spaco, aperis apenaŭ rimarkeblaj nuancoj, kelkfoje longaj silentoj. Necesis la plenaj fortoj de la operejo: granda orkestro (kun unu ĉef- kaj du teledirigentoj), 20 solistoj, malgranda koruso, granda koruso kaj sonbendo (sonbendaj sonoj oftas ĉe Nono). Mi supozas, ke la muzikan parton de tiu avangarda opero ankaŭ fakuloj komprenas nur post plurfoja lego de la partituro.

La opera titolo Al gran sole carico d’amore (Sub la granda suno de amo ŝarĝita) estas itala traduko de verso el poemo de Rimbaud: Le Mains de Jeanne-Marie (La manoj de Jeanne-Marie). La literatura figuro Jeanne-Marie de Rimbaud havis realan modelon: Luise Michele (1830—1905), elstara gvidanto de la Pariza Komunumo en 1871. Ŝi batalis precipe kontraŭ la subpremo de virinoj. Virinoj estas la plej gravaj figuroj de la opero. Ĝi rakontas pri revolucioj el la vidpunktoj de virinoj. Sufiĉe malofta vidpunkto en historiaj libroj.

Temas pri jenaj historiaj eventoj: la Pariza Komunumo, la Rusa Revolucio de 1905, la Laboristaj Ribeloj en Turino post 1950, la gerilaj bataloj en Kubo kaj Bolivio, la Vjetnama Milito. Same realaj estas multaj figuroj de la opero: kantas aŭ parolas ekzemple Marx, Lenin kaj Fidel Castro per originalaj tekstoj. Se la tekstoj fariĝas tro sekaj, la reĝisoro prezentigas ilin kiel pupteatraĵojn.

En la opero la revolucioj ne sinsekvas kronologie. La tuta historio ŝajnas daŭre aktuala kaj samtempa. La enhavo de Al gran sole carico d’amore ne bazas sur fablo, sed sur kelkaj ideoj. La plej grava ideo, kiu aperas plurfoje kaj elstare, estas admono: Pensu memstare! Ĉiuj spektantoj ricevis ankaŭ ruĝan karteton kun la surskribo: Pensu memstare!