Prahistoria astronomio

chieldisko-a

Unesko deklaris la jaron 2009 Internacia Jaro de Astronomio (IJA). Nia familio deklaris la pasintan mardon Familia Tago de Astronomio (FTA). IJA rilatas al Galileo, kiu antaŭ 400 jaroj observis la ĉielon unuafoje per teleskopo, kaj al Keplero, kiu en 1609 publikigis sian gravan verkon Astronomio nova. Nia FTA ne rilatis al tiaj modernaĵoj, sed al iomete pli longa tradicio: al la Ĉieldisko de Nebra, kiun forĝis bronzepokuloj antaŭ pli ol 3600 jaroj, kaj al la Sunobservatorio de Goseck, kiun konstruis ŝtonepokuloj antaŭ proksimume 7000 jaroj. Ankaŭ tiuj kulturaĵoj ŝajnas relative modernaj, konsidere ke en nia ĉirkaŭaĵo la unuaj homaj spuroj devenas de duona jarmiliono.

arkeo-nebra

La Ĉieldisko de Nebra estas la plej malnova konkreta bildo de la ĉielo. Trezorŝtelistoj elfosis ĝin sur monto Mittelberg. Je la deklivo de tiu monto, apud la vilaĝo Wangen, oni konstruis muzeon, kiu popularscience klarigu la Ĉieldiskon de Nebra. (Nebra estas proksima urbo.) La muzea konstruaĵo havas formon de ŝvebanta sunbarko, simila al sunbarko sur la disko. Interne troviĝas pluraj prezentaĵoj laŭ principoj de avangarda muzea pedagogio, ekzemple malgrandaj klarigantaj lumfiguroj, kiuj fantomas ĉirkaŭ la eksponaĵoj, kaj pupteatro, kiu rakontas la krimaĵon pri la trezorŝtelistoj kaj ilia fina kapto fare de ruzaj policanoj. Krome la muzeo enhavas planetarion, en kiu spekteblas filme la astronomiaj eventoj, kiujn bildigas la Ĉieldisko.

chieldisko

La Ĉieldisko konsistas el bronzo kun oraj enforĝaĵoj. La signoj sur la disko ne evidentas al nuntempuloj, ĉar ĝi estas plurfoje reverkata kaj unu parto mankas. La tuta bildo kompreneblas nur per arkeologia klarigo kaj kono de la pejzaĝo. Ĉi tie mi ne provas detalan priskribon, ĉar jam ekzistas sufiĉe ampleksa artikolo en Vikipedio. Pli koncize: la disko estis uzata diverse de diversaj generacioj. Komence ĝi taŭgis kiel memorigilo, kiu rilatigas sunjaron kaj lunjaron kaj permesas regulan trovon de superjaro. Poste la prauloj damaĝis tiun memorigan bildon per aldono de horizontarkoj. Ili markas la sunvojon dum somera kaj vintra solsticoj. En tria periodo estis aldonita la sunbarko. Tiu estas la unua funkcio, kiu ne taŭgis por kalendaraj kalkuloj de kamparanoj. Sunbarko estas ideo de mito; ĝi troveblas en multaj prahistoriaj kulturoj. En postaj generacioj la Ĉieldisko fariĝis nura kultobjekto. Fine la homoj eble forgesis, kion ili faru per la disko. Eble perdiĝis ankaŭ ĝia “magia forto”. Tamen la homoj plu estimis la Ĉieldiskon kaj entombigis ĝin, kvazaŭ mortis potenca tribestro, kun valoraj glavoj, hakiloj kaj aliaj distingaĵoj.

Cetere, la supra bildo montras nur majstran kopion. La originala Ĉieldisko de Nebra troviĝas en la Landa Muzeo pri Prahistorio en Halle. Tie laboras la arkeologoj, kiuj esploras la Ĉieldiskon. Tie ĝi kuŝas verŝajne ankaŭ pli sekura. La asekura valoro de la ĉieldisko estas 100 000 000 eŭroj.

mittelberg

Post la muzeo ni promenis sur la monton Mittelberg, kie la Ĉieldisko estis trovita. Probable tie ĝi estis ankaŭ uzata, ĉar tie eblas rigardi dum someraj solsticoj la sunsubirojn ĝuste malantaŭ monto Brocken. Ankaŭ aliaj montoj ĉe horizonto faras el Mittelberg hazardan centron de pejzaĝa sunhorloĝo, kaj sur la Ĉieldisko troviĝas kalendaraj markoj, kiuj funkcias plej bone sur tiu ĉi Mittelberg. Ĉu eĉ la nomo devenas de tiu iame grava centreco? Ĝi signifas Mezomonton.

Tamen, jen problemo: Ĉiuj rigardoj horizonten eblas nur sen arbaro sur Mittelberg. Arkeologoj supozas, ke antaŭ 3600 jaroj la montosupro estis senarbara, sed fakte mi ne komprenas la kialon. Miascie la klimato kaj la vegetaĵaro ekde la bronza epoko ne grave ŝanĝiĝis. Krome Mittelberg estas monto nur malalta, 252 metrojn, do proksimume 800 metrojn sub la loka arbarolimo. Eble niaj prauloj mem senarbarigis la monton, sed tio estis malfacila laboro.

Almenaŭ nunepoke la problemo estas solvita. 30 metrojn alta kaj 10 gradojn oblikva turo ebligas liberan rigardon trans la arbaro al la montoj ĉe la horizonto. Ankaŭ la turo mem havas funkcion de giganta sunhorloĝo.

chielokulo

De sur la turo bone videblas la trovejo de la Ĉieldisko. Kompreneble en formo de disko. Ĝi nomiĝas Ĉielokulo.

Tie du trezorŝtelistoj elfosis la Ĉieldiskon. Bedaŭrinde ili grave difektis la valoran diskon per hakilo kaj poste dum purigado. La polico bonŝance kaptis ilin. (En Germanio tiaj trezoroj apartenas al la ŝtato.) Tiel la krimuloj povis gvidi arkeologojn al la trovejo. Kono de la loko tre gravas por kompreno de la signifo.

chiel-son-disko

Post promenado refoje en la muzeon. Tie sperteblas nun eĉ rara esperantaĵo! (Ĝis 2009-11-15.) Eble vi jam aŭdis pri la plej foraj Esperanto-objektoj: En 1977 NASA startis du kosmosondilojn Voyager 1 kaj Voyager 2, kiuj esploru forajn regionojn de nia sunsistemo kaj flugu eĉ al aliaj steloj. Ambaŭ Vojaĝantoj kunportas diskon kun bildoj kaj sonoj de nia Tero por eksterteranoj. Inter la sonoj de la Tero aŭdeblas ankaŭ esperanta mesaĝo de Ralph Harry. Eksterteranoj verŝajne ne konas lin, sed eble kelkaj el vi rememoras tiun ĉarman teranon.

La muzeo prezentas nun ambaŭ diskojn apude (do la majstrokopiojn). Ambaŭ diskoj samgrandas. Ambaŭ diskoj konsistas el simila materialo: bronzo/kupro. La Ĉieldisko estas parte, la Terdisko plene orumita. La Ĉieldisko eltenis 3600 jarojn en la tero, la Terdisko eltenu 500 milionojn jarojn en la ĉielo.

Kvankam 500 milionoj da jaroj ŝajnas sufiĉe longa tempo, tamen tre malverŝajnas ke eksterteranoj trovos unu el la du Terdiskojn. Kaj se eksterteranoj vere trovos la diskon: Kion ili faru per ĝi? Ĝi troviĝas en skatolo kun bildoj, kiuj klarigu la malkodigon de la informoj. Tamen, la eksterteranoj devas esti sufiĉe inteligentaj por kompreni tiun bildklarigon. Kaj poste mankos al ili la bilda Cseh-kurso de Audrey Childs-Mee por kompreni la paroladon de Ralph Harry.

Bonŝance mi estas terano kaj povis aŭskulti la mesaĝon de Ralph Harry sen antaŭa konstruo de gramofono.

sondisko

Posttagmeze ni veturis al la vilaĝo Goseck por admiri la astronomojn ŝtonepokajn. Sur kampo apud Goseck arkeologoj elfosis kaj poste rekonstruis la plej malnovan sunobservatorion de la mondo. Ĝi similas al la fama Stonehenge en Anglio: do vasta cirklo kun markoj por la sunbriloj je certaj datoj. Alie ol Stonehenge la Sunobservatorio de Goseck konsistas ne el egŝtonoj, sed el malpli imponaj palisoj, kaj Goseck estis konstruata antaŭ 7000 jaroj, dum Stonehenge kelkajn jarmilojn pli junas.

Kiam ni alvenis, ni rigardis la sunobservatorion tamen nur elaŭte, ĉar la spiritoj de la ŝtonepokaj ŝamanoj alvokis fortan pluvegon kaj ŝtormon. Suben mi metis do bildon de fotinto, kiu ĝuis pli agrablan veteron.

Fotis: Einsamer Schütze

Akra municio

nikolai-interne

Mi hezitas temigi lingvajn demandojn. Fakte ili interesas min, sed mi havis profesoron pri la angla lingvo (nek anglo nek skoto nek usonano nek aŭstraliano ktp., sed bulgaro), kiu mokis, ke li perdis la intereson pri Esperanto, ĉar esperantistoj uzis Esperanton nur por paroli pri Esperanto. Kvazaŭ ne ekzistus temoj pli gravaj. (Li instruis nin pri diversaj specoj de anglaj marmeladoj. Eble ankaŭ pri io alia, sed tion mi ne plu memoras.)

Malgraŭ tiu moko enkape, mi nun cerbumas pri lingvaĵo. Mi volas traduki germanan frazon, kiun mi ne plene memoras. Mi certas nur pri tri vortoj: scharfe Munition ausgeben. Eble tio jam estis la plena frazo. En la germana tio sufiĉas por ordono: Scharfe Munition ausgeben! Ĉu tia aŭ simila, mi aŭdis tiun frazon antaŭ 20 jaroj, en la 9-a de oktobro 1989, proksimume inter la 4-a kaj la 5-a posttagmeze. Mi alvenis per trajno en la grandega stacidomo de Leipzig. Onidire la ŝoseoj en la urbon estis fermitaj de tanka regimento. Poste mi neniam legis konfirmon de tiu onidiro. Ĉiukaze mi ne estis dubinta, ke mia trajno atingos ĝustatempe la stacidomon en la centro de Leipzig. Certe neniu germana potenco aŭdacus ĝeni la fervojan ordon. Do, mi atingis la stacidomon kaj malrapide promenis al ĝia Okcidenta Halo. Tie, sur granda ŝtuparo, mi vidis grupetojn de viroj en neoftaj, imponaj uniformoj. Ili apartenis al la Ministerio pri Ŝtata Sekureco, kiu havis en la germana la njo-nomon Stasi. Mi proksimiĝis al la grupeto kun la ŝajne plej grava ulo por iomete atendi kaj aŭskulti, kion ili babilas. Kaj jen: la gravulo ordonis en sian radiokomunikilon la frazon, kiun mi volas traduki: “Scharfe Munition ausgeben!” Ausgeben: disdoni. Munition: municio. Sed kiel mi traduku scharfe Munition? Laŭvorte ĝi estas: akra municio. Eble tio jam kompreneblas. Akra en tiu senco signifas: vere funkcianta, kapabla mortigi, ne nur ekzerca.

El la stacidomon mi promenis al Nikolaikirche, Preĝejo de Sankta Nikolao. En ĝi kaj en Sankta Tomaso antaŭ jarcentoj laboris Johann Sebastian Bach. Antaŭ 20 jaroj gravis tie la Preĝoj por Paco. Kiel ateisto mi kompreneble ne preĝas, sed Preĝoj por Paco en Sankta Nikolao estas aranĝoj kun politika-kultura valoro. Ili okazas ekde 1982 ĉiulunde je la 17-a horo (krom en ferioj). En lundo, la 9-an de oktobro 1989 mi tamen ne sukcesis partopreni, ĉar la preĝejo plenplenis. Interalie ĝi plenis de kelkaj cent ideologie harditaj membroj de la reganta ŝtata partio. Poste la pastro de Sankta Nikolao, Christian Führer, rakontis amuzite, ke li speciale ĝojis pri tiuj maloftaj gastoj, ĉar tiel ili povis aŭdi “la vorton de dio”. La vorton dio la simpatia pastro probable majuskligus.

Plenplenis de homoj ne nur la preĝejo, sed ankaŭ la stratoj kaj la placo ĉirkaŭ ĝi. Post fino de la Preĝo por Paco la partoprenintoj nur malfacile povis eliri la preĝejon. Sed tiu problemo daŭris ne longe, ĉar la amaso ekmovis. La unuaj homoj komencis tiel nomatan Lundan Demonstracion. Lundaj Demonstracioj tra la centro de Leipzig okazis jam de kelkaj semajnoj, sed en la 9-a de oktobro evidentis io nova: demonstraciis multege pli da homoj. Laŭdire estis 70 000. Ni postulis reformon de socialismo laŭ inspiro de Gorbaĉov en Sovetunio, ni kantis La Internacion kaj vokis frapfrazojn kiel La popolo estas ni kaj Sen perforto!

Tiu ĉi Lunda Demonstracio en Leipzig estis decida turnopunkto kaj ŝanĝis la politikon en GDR. Post la demonstracio abdikis la ŝtatestro, post monato falis la Berlina Muro, post jaro unuiĝis la du Germanioj. Kvankam mi mem partoprenis tiun historian eventon, mi scias pri ĝi ne multon pli ol aliaj. Kelkajn bildojn kaj emociojn mi certe ne forgesos, sed multajn faktojn ankaŭ mi scias nur el historiaj libroj. Hodiaŭ legeblas pri la Paca Revolucio, sed antaŭ 20 jaroj mi ne sciis, ĉu ĝi restos paca. Mi marŝis en la dua vico, kaj kredu min: mi cerbumis ne pri la traduko de scharfe Munition.

Nikolaikirche

Sankta Nikolao en Leipzig. La memoriga monumento sur
la placo aspektas kiel la internaj kolonoj de la preĝejo.

Herta Müller

Herta Müller je librofoiro 2007 en Leipzig. Fotis: Amrei-Marie Herta Müller je librofoiro 2007 en Leipzig.
Fotis: Amrei-Marie

Herta Müller ricevos la Nobelpremion pri Literaturo. Certe mi estas ne la sola, kiun surprizis tiu novaĵo. En germanlingvujo ŝi estas ja konata verkisto, “oficiale agnoskata” de felietonaj redaktistoj. Tamen, neniam mi legis supozojn, ke ŝi povus ricevi nobelpremion. Ŝi eĉ ne ricevis la plej gravan premion por germanlingva literaturo, Georg-Büchner-Preis.

Mankas al mi superrigardo pri ŝia tuta verkaro. Mi legis nur du librojn de Herta Müller: Drückender Tango (Prema Tango) kaj Herztier (Korobesto). La unua estas kolekto de rakontoj; Korobesto estas romano pri la vivo en Rumanio dum la diktaturo de Ceauşescu. Tio, laŭ miaj modestaj scioj, estas la ĉefa temo de Herta Müller. Ŝi mem naskiĝis en Rumanio en familio de banataj ŝvaboj kaj nur en 1987 transmigris al Okcidenta Germanio. Banataj ŝvaboj estas germanoj, kiuj antaŭ 200-300 jaroj transmigris el germanaj landoj al regiono en nuntempa Rumanio por trovi pli bonan vivon. Preskaŭ ĉiuj banataj ŝvaboj retransmigris fine de la pasinta jarcento. Denove por trovi pli bonan vivon. Jen la bedaŭrinda historio de multaj popoloj en meza kaj sudorienta Eŭropo.

Rigardu ŝian vizaĝon por imagi la seriozecon de ŝia temo. Tamen ŝiaj verkoj ankaŭ ĝueblas. Herta Müller kaptas la tutan vivon kaj rakontas sur alta arta nivelo. Ŝia stilo estas konciza, inventema, poezia, lingvokonscia. Do: rekomendinda ankaŭ al legantoj, kiujn ne interesas la vivo en Rumanio.