Ken Miner en sia hodiaŭa taglibro skribas interalie pri Montajno kaj lia nekredebla kredemo al la kompreno- kaj pensokapablo de bestoj. Tio memorigas min pri nekredebla komprenokapablo de homo: Leibniz.
Multaj esperantistoj konas almenaŭ la nomon de Lajbnico pro lia projekto de universala lingvo. Mi ekkonis lian nomon per anekdotoj, kiujn mi infanaĝe multfoje legis en libro pri hejmregiona historio. La plej amuzan anekdoton mi poste relegis en leteroj de Lajbnico. Temas pri parolanta hundo!
Lajbnico havis kelkajn rilatojn al mia urbeto Zeitz. Ĉi tie li konstruigis sian kalkulmaŝinon kaj politikumis ĉe la kortego. (Tiam Zeitz estis ĉefurbeto de etŝtato, kies nomon rememoras nur la ĉefarkivisto de la urba muzeo.) En oktobro kaj novembro 1714 li gastis ĉe la duko kaj loĝis kiel kutime en flanka domo de la palaco, en Torhaus, kiun vi povas vidi supre. La 24-an de oktobro, fine de tagmanĝo kun la duko, estis prezentata la parolanta hundo. Kamparana knabo instruis al ĝi la alfabeton (certe nur la sonojn) kaj ĉirkaŭ 30 vortojn. Tiu hundo tre mirigis Lajbnicon. Bedaŭrinde mankas informoj, kion la hundo diris, sed tre amuzis min aserto de Lajbnico, ke li kun la hundo “konversaciis”.
Mi tre scivolemas, kio fakte okazis en tiu 24-a de oktobro. Certe ankaŭ baroka hundo ne povis paroli. Aliflanke Lajbnico ne estis naivulo pri lingvoj. Iusence li estis eĉ prapatro de la priskriba lingvoscienco. Lajbnico ĝenerale estis ne tre kredema. Ekzemple, dum la sama restado en Zeitz estis prezentata al li perpetuum mobile. Pri tiu ĉi li skribis, ke ĝi ja evidente funkciis. Tamen Lajbnico pridubis la evidenton, ĉar perpetuum mobile kontraŭas naturajn leĝojn. Li serĉis la trukon kaj bedaŭris, ke li povis esplori la maŝinon “nur du horojn”. Kial do Lajbnico kredis je interparolo kun hundo?
Ŝajne Leibniz ne kredis, ke la hundo vere interparolis :) Laŭ la redaktoroj de l’Histoire de l’Académie des Sciences de Paris (1706), la hundo “nur parolas eĥante, post kiam ĝia mastro elparolas vorton”. Jen angla traduko de la duamana raporto; ŝajne la originalo de la letero perdiĝis.
Diverstempe pluraj hundoj lernis imiti “homajn blekojn” ĝis certa grado. Ŝajne aparte impresis la redaktorojn de la Histoire, ke tiu specifa hundo povis elparoli eĉ francajn vortojn ;)
Ken
Interese! Tio klarigus la aferon. Tamen atentu la jarojn: Mi legis pri okazaĵo en 1714, kaj tiu akademia revuo aperis jam en 1706. Aŭ Lajbnico “konversaciis” plurfoje kun la sama hundo, aŭ paroligo de hundoj estis ŝatata hobio en mia regiono (kio ne mirigus min).
A ha! Mi pretervidis la datojn. Tamen mi trovis en alia (papera) publikaĵo mencion de “Exposé d’une lettre de Mr. Leibniz à l’Abbé de St. Pierre, sur un chien qui parle”, Hist. de l’Academie Royale des Sciences de Paris, 1715.
Do ŝajne la dato ĉe la retejo estis erara.
Ken