Pia bakĥanalio

nietzsche23 Divenu pri kio temas la maldekstra bildo.

Ne. Ne temas pri stulta ŝerco de artisto. Estas malridinde. Temas pri skulptaĵo apud tombo. Ĝi bildigas la mortinton. Mondfaman filozofon. Friedrich Nietzsche.

Niĉeo grave pekis: li atakis kristanismon. Tiu peko pli gravas ol rabo kaj murdo. Krimojn la pastroj facile pardonas, sed penson kontraŭ la eklezio ili neniam forgesas. Se ili havas potencon, ili venĝas eĉ post morto de la pekinto. Por tio ili ne bezonas helpon de dio, diablo aŭ mil sanktuloj.

La tombo de Niĉeo troviĝas proksime de mia urbo en Röcken, eta vilaĝo kie li naskiĝis en 1844. La grundon de la tombo posedas la eklezio. Tial la pastroj kuraĝas malhonorigi la filozofon per karikaturoj apud lia tombo. Ili dungis skulptiston, kiu kreis artaĵon “Röckener Bacchanal” (Röcken-a Bakĥanalio). Ĝi montras la patrinon kaj trifoje Niĉeon kiel frenezulon. La pia patrino aspektas normala. La tri niĉeaj figuroj aspektas aŭ blindaj aŭ nudaj kaj sen homa digno.

Jen malgranda galerio. Klaku sur la bildetojn por pli grandaj versioj.

nietzsche06 nietzsche07 nietzsche08

nietzsche09

nietzsche11

nietzsche12

nietzsche19

nietzsche31

nietzsche32

nietzsche30

nietzsche28

nietzsche29

nietzsche22

nietzsche23

nietzsche24

nietzsche25 nietzsche33 nietzsche20

5 pensoj pri “Pia bakĥanalio

  1. Tiuj pastroj estis sendube amikoj de Wagner… Sed, ĉu la tombo ne apartenas al la familio Nietzsche?

  2. Familio Nietzsche ne plu ekzistas, almenaŭ ne proksimaj familianoj. Nek Nietzsche nek lia fratino Elisabeth havis infanojn. Ekzistis iuj kuzoj, sed ties idoj verŝajne ne posedas la tombon.

  3. Ĉu vi scias pli detale kiuj estis tiuj pastroj kaj kiu estis la artisto ? Kiam tiuj skulptaĵoj estis aranĝitaj proksime de la tombo? Mi avide legis N. antaŭ 20 jaroj. Mi ne plu aprezas lian penson, sed mi certe ne mokus lin pro lia malsano. La pastroj kiuj faris tion estis kretenoj.

  4. La skulptaĵoj estis starigitaj en la jaro 2000 por prijubili la 100-jaran mortotagon de Nietzsche. La artisto nomiĝas Klaus Friedrich Messerschmidt. Li loĝas kelkajn kilometrojn norde de Röcken. La nomojn de la pastroj mi ne scias. Mi certe povus trovi ilin, sed tia laboro verŝajne ne indas. Ĉiukaze ne respondecas nur unu persono, sed la estraro de la landa protestanta eklezio. Probable tiuj uloj tute demokrate decidis, kiom da mono la eklezio elspezu por deca malhonorigo de Nietzsche en 2000.

    Mi ja aprezas la pensojn de Nietzsche, same kiel mi aprezas la pensojn de multaj aliaj filozofoj. Tio ne signifas, ke mi kun ĉiu vorto konsentas. Min interesas fremdaj pensoj, sed mi ne dependas de ili.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s