Pia bakĥanalio

nietzsche23 Divenu pri kio temas la maldekstra bildo.

Ne. Ne temas pri stulta ŝerco de artisto. Estas malridinde. Temas pri skulptaĵo apud tombo. Ĝi bildigas la mortinton. Mondfaman filozofon. Friedrich Nietzsche.

Niĉeo grave pekis: li atakis kristanismon. Tiu peko pli gravas ol rabo kaj murdo. Krimojn la pastroj facile pardonas, sed penson kontraŭ la eklezio ili neniam forgesas. Se ili havas potencon, ili venĝas eĉ post morto de la pekinto. Por tio ili ne bezonas helpon de dio, diablo aŭ mil sanktuloj.

La tombo de Niĉeo troviĝas proksime de mia urbo en Röcken, eta vilaĝo kie li naskiĝis en 1844. La grundon de la tombo posedas la eklezio. Tial la pastroj kuraĝas malhonorigi la filozofon per karikaturoj apud lia tombo. Ili dungis skulptiston, kiu kreis artaĵon “Röckener Bacchanal” (Röcken-a Bakĥanalio). Ĝi montras la patrinon kaj trifoje Niĉeon kiel frenezulon. La pia patrino aspektas normala. La tri niĉeaj figuroj aspektas aŭ blindaj aŭ nudaj kaj sen homa digno.

Jen malgranda galerio. Klaku sur la bildetojn por pli grandaj versioj.

nietzsche06 nietzsche07 nietzsche08

nietzsche09

nietzsche11

nietzsche12

nietzsche19

nietzsche31

nietzsche32

nietzsche30

nietzsche28

nietzsche29

nietzsche22

nietzsche23

nietzsche24

nietzsche25 nietzsche33 nietzsche20

Profeto hejme

juda-zamenhof “Profeto estas estimata ĉie, krom en sia hejmo.”
Jesuo de Nazareto en Nazareto

Jen ofta plendo post Universalaj Kongresoj: la kongreso estis apenaŭ rimarkata en la kongresa urbo. Tiu plendo certe ne eblas pri la ĵusa UK en Bjalistoko. Ĝi ricevis sufiĉan atenton en la naskiĝurbo de Zamenhof. Ne mirinde: la kultura vivo tie havas nur provincan signifon; internacie konata pri Bjalistoko estas nur Zamenhof (de esperantistoj) kaj proksima praarbaro Białowieża (de ekologiistoj). Do, en Bjalistoko ne eblis ne rimarki la Universalan Kongreson de Esperanto, ĉar io pli grava ne okazis.

La atento atingis eĉ tute novan kvaliton: urbanoj la esperantistojn ne nur bonvenigis, sed ankaŭ malbonvenigis. En Libera Folio kaj aliloke legeblas pri pluraj perfortaj atakoj kontraŭ la Universala Kongreso. Jam aperis plendoj en retlisto por UEA-membroj, ke Libera Folio skandalisme troigas la malbonvenigojn. “Ĉu ni ne bone amikumis? Ĉu ni ne spertis bonegan etoson? Ĉu Bjalistoko ne estis agrabla urbo? Mi nenion rimarkis pri atakoj kontraŭ la kongreso!” Certe multaj bone amuziĝis dum la Universala Kongreso. Tio estas ordinara afero. Tamen, perfortaj atakoj estas ne ordinaraj, do nepre raportendaj.

Ĉar la malbonvenigoj plej interesas min, jen listigo de atakoj, provokoj kaj aliaj negativaĵoj kontraŭ Esperanto en la naskiĝurbo de Zamenhof. Bonvole informu min, se io mankas.

Libera Folio raportis la sekvajn vandalaĵojn:

  • Brulatako kontraŭ tendego, kiu funkciu kiel ĉefa salono Zamenhof. Damaĝo: pli ol 2500 eŭroj.
  • Granda ŝtono estis ĵetita tra fenestro de la amasloĝejo. La ŝtono grave vundis brazilan kongresanon.
  • Pneŭmatikoj de tri esperantistaj busoj estis tranĉitaj. (Mi mem ne kuraĝus. Imagu la aerpremon en pneŭmatiko busa!)
  • Nesukcesa brulatako kontraŭ nova Zamenhof-centro.
  • Farbatako kontraŭ Zamenhof-monumento.
  • Apud la sama monumento Esperanto-flago “havas la tendencon malaperi”, kontraŭe al aliaj flagoj en la sama loko.

En retlisto uea-membroj Kalle Kniivilä (la redaktisto de Libera Folio) raportis pliajn vandalaĵojn:

  • Disrompo de turisma tabulo antaŭ la lernejo de Zamenhof.
  • Detruo de kongresa reklamafiŝo.

La bjalistoka gazeto Kurier Poranny, kiu certe kompetentas pri la loka idiotaro, klarigas la motivojn de la vandaloj per la judeco de Ludoviko Zamenhof. Kontraŭjudisman provokon raportis ankaŭ Der Standard, grava gazeto en Aŭstrio:

  • “En la kongresejo aperis junuloj en nigraj T-ĉemizoj, kiuj montris trastrekitan Davidan Stelon.”

La jam menciita Kurier Poranny havas forumon kun multaj opinioj pri Esperanto kaj la Universala Kongreso en Bjalistoko. Bedaŭrinde mi ne bone komprenas la polan kaj tial ne sisteme tralegis ĉiujn koncernajn diskutojn. Jen nur du temoj, kiujn mi hazarde rimarkis:

  • Ĵus antaŭ la kongreso aperis naciismaj afiŝoj.
  • Kelkaj opinias, ke membroj de la urba registaro, subtenante la Esperanto-kongreson, financas per publika mono sian privatan hobion.

Kial mi temigas ĉion ĉi? Ĉar mi jam plurfoje legis senkulpigojn de pardonemuloj, ke tiaj vandalaĵoj povas okazi ĉie ajn, ne nur en Bjalistoko. Jes, vandalaĵoj povas okazi ĉie. Tamen mi opinias atakojn kontraŭ Zamenhof, kontraŭ la judo Zamenhof tipa por Bjalistoko kaj Pollando. Kompreneble ne ĉiuj poloj estas kontraŭjudistoj, kaj certe ne multaj polaj esperantistoj. Tamen estas fakto, ke en Pollando kontraŭjudismo havas vastan socian bazon. Laŭ enketo en 2005 preskaŭ ĉiu dua polo konscie esprimas malŝaton kontraŭ judoj. Plej grave: Kontraŭjudistoj en Pollando estas ne nur senpotencaj marĝenuloj. Ili rajtas ankaŭ decidi pri aliaj homoj kaj sociaj evoluoj. Ni ne forgesu la nomon Jerzy Targalski. Li decidis pri la fino de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio en la 15-a de decembro 2006. Targalski eĉ publike rilatigis sian decidon al la judeco de Zamenhof.

En 2006 kelkaj en UEA pridubis la okazigon de Universala Kongreso malantaŭ tia socia fono. La nunaj okazaĵoj ĉirkaŭ la kongreso pravigas la tiamajn dubojn.