Mortpuno por lingvokreado

Sarah Manguso. Fotis: Andy Ryan
Sarah Manguso.
© Andy Ryan
Sarah Manguso
Socia teorio

Estis tempo por socia teorio.
Homoj staris ja ĉirkaŭe.
La puno por kreado de novaj lingvoj estis morto:
por si mem, sia familio kaj naŭ familioj parencaj.
Mi metis drinkaĵojn sur tablojn
kaj iris for de ili.
La piano, kuŝante sur flanko,
bildigis la gradon de mia malfeliĉo.
Mi simple provis trovi mian drinkaĵon
kaj komuniki sen mensogoj —
Dum la tuta tempo kantis homoj
al la polvo sur la piano, kaj mi skribis
la lastajn verajn frazojn de la mondo.
Se mi sukcesos nenion,
almenaŭ tiujn mi havos.
Malhela fremdo, eble mia socia teorio,
staradis kun manoj en poŝoj de jako.
Ĝi trinkis el ĉiuj miaj glasoj.
Kontraŭi ĝin mi ne kapablis.

Jen tradukprovo. Mi ne talentas pri tradukoj; mi preferas pensi en nur unu lingvo. Tamen la informo ja gravas. Nepris averto: ne kreu novajn lingvojn!

Sube la originalo. Ĝi aperis en la unua libro de Sarah Manguso: The Captain Lands in Paradise (Alice James Books, 2002).

Social Theory

It was time for a social theory.
People were just standing around.
The penalty for creating new languages was death:
for oneself, one’s family, and nine related families.
I was putting drinks on tables
and walking away from them.
The piano lying on its side
represented the degree of my unhappiness.
I was only trying to find my drink
and to communicate without lying—
All the while the people sang
to the dust on the piano and I was writing
the last sentences in the world that were true.
If I didn’t become anything,
at least I would have that much.
A dark stranger, maybe my social theory,
stood around with its hands in its jacket pockets.
It was drinking from all my glasses.
I couldn’t stop it.

mortpuno_por_lingvokreado

Penso pri “Mortpuno por lingvokreado

  1. Koran dankon pro atentigo pri ĉi tiu poemo. Mi ne scias, kio okazas en la poezio de propra lando. La evidente precipa temo–t.e. “socia teorio”–estas aparte interesa. Laŭ mia kompreno, taŭga traduko de “dark stranger” estus “malhela fremdulo” aŭ “obskura fremdulo”.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s