La fina malvenko

Carl Larsson:
Memportreto napoleona

Bert Schumann, germana aktivulo, nun vivante en franca ekzilo, demandis en privata retmesaĝo, ĉu ankaŭ mi helpas kolekti subskribojn por la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Mi respondis ŝtonkore:

Ne. Mi maldeziras televidan reklamon por Esperanto fare de politika etpartio. Tamen mi ne publike agas kontraŭ EDE. Mi trankvile atendos vian malsukceson.

Tion mi skribis en la 3-a de marto. Tiam EDE klopodis kolekti ĝis fino de la monato 4000 subtenantojn, ke ĝi rajtu partopreni la elektojn por la Eŭropa Parlamento. Mi do preferis, ke EDE ne partoprenu. Sed ĉar mi ne havas fortan opinion pri EDE aŭ inklinon al konkura partio, mi almenaŭ rezignis pri eble plezuriga malvarbado. Nur unufoje mi rompis mian silenton, kiam alia parti-aktivulo proponis disdoni EDE-varbfoliojn dum informa aranĝo pri Esperanto en Leipzig. La reago de tiu aktivulo estis … Kiel ĝin priskribi ĝentile? Eble tiel: Li ŝajnis surprizita, ke dum politika batalo eblas renkonti kontraŭulojn.

Ne nur mi sintenis malpore al EDE. Kelkaj aliaj esprimis sian kritikon aŭ dubon ankaŭ publike. Temis precipe pri politikaĵoj, do pri eblaj politikaj decidoj, se EDE povus decidi ion. Tiajn diskutojn mi ne partoprenis. Al mi tute egalas, ĉu EDE estas dekstra aŭ maldekstra, ĉu ĝi subtenus la Traktaton de Lisbono, aŭ ĉu ĝi bonvenigus membrecon de Turkio en EU. Mi eĉ ne legis la partian programon de EDE. Por kio? EDE ne atingos potencon por politikaj decidoj. Ĝi ne superos la kvin-elcento-sojlon por eniri la parlamenton. Eĉ se ĝi sukcesus tion, EDE ja ne nepre apartenas al parlamenta plimulto. Kaj eĉ se EDE apartenus al parlamenta plimulto: la tuta Eŭropa Parlamento havas malpli da potenco ol la Eŭropa Komisiono. La parlamento eĉ ne rajtas proponi leĝojn! Do kial disputi pri la partia programo de EDE?!

EDE havas nur unu gravan sencon: reklamo por Esperanto! En Germanio ĉiu partio, kiu partoprenas elektojn, ricevas senkostajn reklamominutojn en televido kaj radiostacioj. Krome senkostan spacon sur afiŝotabuloj. Kaj kompreneble ankaŭ ĵurnalistoj raportas senkoste pri la elekteblaj partioj, do almenaŭ mencias Esperanton. La senkosta Esperanto-reklamo atingas milionojn da homoj.

Bonege, ĉu ne? Kial do mi rifuzis subskribi por EDE? Pro la eble efika reklamo. Tio certe sonas freneze, kaj supozeble kelkaj el vi ne akceptos mian sekvan argumenton. Tamen mi provos komprenigi mian opinion:

En Germanio esperantistoj malhavas problemon, kiun esperantistoj en multaj landoj ja havas. Ili ne devas klarigi, kio estas Esperanto. Ĉiu plenkreska duonklera germano scias, kio estas Esperanto: iu artefarita lingvo. La vera problemo estas la opinioj pri Esperanto. Problemas eĉ la opinioj bonaj: Multaj germanoj kredas, ke Esperanto estas ja bela revo, kiun la registaroj ‘enkonduku’. Sed bedaŭrinde la potenculoj ne faris.

Fakte multaj esperantistoj kredas la samon aŭ kondutas tiel. Kontraŭe, mi estas influita de frapfrazo, kiun mi legis antaŭ jardekoj en reklama broŝuro de la Germana Esperanto-Junularo:

Esperanto estas ne utopio por morgaŭ, sed realaĵo de hodiaŭ.

Elpensis tiun frazon Lu (kiu havas ekster Esperantujo la pli komplikan nomon Louis-Ferdinand von Wunsch-Rolshoven). La ideo malantaŭ lia frapfrazo estas: Ni ne bezonas la favoron de potenculoj. Esperanto jam disvastiĝis tute sen ordono de regantoj. Kiu Esperanton lernas hodiaŭ, ankoraŭ hodiaŭ povas apliki Esperanton.

Miaopinie unu junulo, kiu vojaĝas al Esperanto-renkontiĝo kaj reale aplikas nian lingvon, pli gravas ol cent ‘samideanoj’, kiuj sendadas petleterojn al imagitaj potenculoj. Necesas grandigi la onon de esperantistoj, kiuj Esperanton traktas kiel realan lingvon, kaj malgrandigi la onon de esperantistoj, kiuj traktas ĝin kiel utopion. Nur tiel eblas ŝanĝi la publikan opinion pri Esperanto.

Kiel efikos Esperanto-reklamo fare de politika partio, kiu neniam atingos potencon? Ĉu ĝi pligrandigos la parton de la utopiistoj aŭ la parton de la realistoj? Supozeble la reklamo de EDE altiros pliajn verdajn donkiĥotojn. Tion mi ne deziras, do tial mi ne partoprenis la kolektadon de 4000 subskriboj por EDE.

Mia fina malvenko okazis la 10-an de aprilo: la Federacia Elekto-Komisiono konfirmis la partoprenon de Eŭropo-Demokratio-Esperanto en la venontaj elektoj al la Eŭropa Parlamento. EDE kolektis ne nur 4000 subskribojn, sed eĉ 6000 (el kiuj 5240 estis validaj).

Sonas terure, sed intertempe mi lernis vivi kun la katastrofo. Hodiaŭ la Eŭropaj Elektoj okazis. Mi voĉdonis por EDE. Ĝi certe ne ricevos 5 % de la voĉoj, sed eble 0,5 %. Tiam la ŝtato pagas al EDE ĉirkaŭ 3,40 eŭrojn por ĉiu voĉo.

Bonvenon, donkiĥotoj!

Paul Delaroche: Napoleono post la (ne tute) fina malvenko
Advertisements

7 pensoj pri “La fina malvenko

  1. la retejo de ede ankoraŭ ne anoncas aŭ komentas la rezultojn. francaj taggazetoj silentas pri malgrandaj listoj. fine mi trovis en vikipedio, ke en germanio ede ricevis 11859 voĉojn tio estas 0,045%; en francio 29263 voĉojn tio estas 0,21%.

    ĝenerale mi sufiĉe samopinias kun vi. se la reklama efiko estos logado de utopiistoj, mi tamen ne tro plendos, ĉar finfine al utopiistoj ni devas danki, ke dum centdudek jaroj ili funkciigis la lingvon kaj grandparte ankoraŭ funkciigas ĝin. aliflanke mi dubas pri entuta efiko de ne celita reklamo, kia estas kelkminuta parolado tra televido: ni ne povas mezuri je kiom da varbitoj ĝi rezultas, kaj ni ankaŭ ne povas mezuri, ĉe kiom da grumbluloj ĝi firmigas la opinion ke “jen alia bando de frenezuloj”.

  2. Mi ne principe kondamnas utopiojn kaj utopiistojn. Tamen mi opinias, ke ne la utopiistoj dum pli ol jarcento funkciigis Esperanton, sed tiuj, kiuj reale aplikis ĝin. Ekzemple Zamenhof: Li havis ja esperon, revon, utopion, sed li ne atendis, ĝis iuj potenculoj realigis tiun revon. Li mem faris tion. Li faris el bela revo realaĵon. Same, ĉiuj kiuj aplikas Esperanton, faras la realan lingvon.

  3. Mi ne samopinias kun vi. Laŭ via teksto mi trovas, ke vi ne estas entreprenisto, kaj ne ligiĝas al manaĝado, merkatiko aŭ reklamscienco.

    Konsumantoj (simplaj partoprenantoj) estas baze necesaj en la movado, sed sen organizantoj ne okazus aranĝoj, sen reklamado la partoprenuntoj ne scius pri ili, kaj tiel plu :-)

    Ĉe la nunaj elektoj la fakta kvanto de voĉoj por EDE dum la balotado estas nur duaranga demando. Multe pli gravis la menciado de Esperanto en amasmedioj, en gazetoj, en retaj portaloj, kiuj ja senpage (kontraŭ tre malalta investo) diskonigis la ekziston de la lingvo mem, kaj ideon pri la lingvaj rajtoj. Por havi efikan reklamon oni ne devas esti reĝo en la Eŭropa Komisiono. Kompreneble ju pli alta posteno, des pli vasta reklamefiko, sed ankaŭ nun per la nunaj rimedoj plurcentmiloj (aux milionoj) da homoj renkontis la vorton “Esperanto” sur la balotiloj!

    Konsumantoj rajtas ja ĝui la renkontiĝojn, ĝui la servojn de la movado, ili eĉ rajtas nomi la aktivulojn donkihoto – sed se neniu zorgos pri la funkciigado, post iom da tempo ne plu estos ankaŭ konsumantoj :-)

    Mi povas nur gratuli kaj danki la homojn, kiuj laboris sub la ŝildo de E-D-E.

  4. Vi pravas: Mi ne estas entreprenisto, sed dungito. Mi ne estas ligita al reklamoscienco, sed reklamon praktikas. Mi estas stulte kontenta, ke entreprenistoj riĉigas la posedantojn de nia agentejo, kiuj ĉiumonate transpagas etparton de sia riĉo al mia konto por vivteni mizeran reklamiston.

    La plej grava manko de mia supra artikolo estas, ke mi ne kapablis esprimi sufiĉe malmiskompreneble la kernon de mia ideo. Pri multo el via komento mi ja samopinias, precipe pri la reklama efiko de EDE. Ĝuste tion mi skribis en la artikolo. Tamen, jen unu diferenceto. Via temo estas: Ĉu reklamo efikas? Mia temo estas: Kion reklamo efikas?

    Iomete ankaŭ vi ne kapablis esprimi vin sufiĉe malmiskompreneble. Vian egaligon de aktivuloj kaj donkiĥotoj mi ne komprenas. Speciale organizantojn de aranĝoj mi nenie kritikis, nek nomis ilin donkiĥotoj. Mi tre respektas tiajn homojn, ekzemple la supre menciitan Bert Schumann, kiu organizas Internacian Infanan Kongreseton. Organizado de aranĝoj sufiĉe kontraŭas utopiismon aŭ donkiĥotadon; ĝi estas elstara ekzemplo por reala aplikado de Esperanto.

  5. Lige al konsumantoj kaj aktivuloj vi mem skribis la frazon: “…Miaopinie unu junulo, kiu vojaĝas al Esperanto-renkontiĝo kaj reale aplikas nian lingvon, pli gravas ol cent ‘samideanoj’, kiuj sendadas petleterojn al imagitaj potenculoj….” — Mi tre ĝojus pri ekzisto de tiuj aktivuloj, sed mi nur legis pri ili en malnovaj legendoj :-(

    Ordinaraj homoj, eĉ se scias la signifon de la vorto “Esperanto”, kutime taksas ĝin nesukcesinta, iama, pasinta projekto. Ĉiu ilia nuna renkontiĝo kun la vorto aŭ fenomeno Esperanto estas signo pri nia daŭra ekzisto. Per ordinaraj rimedoj ni apenaŭ povas puŝi al ili nian mesaĝon, aŭ ĝi kostus nereale multe, sed la popersona kosto-faktoro de la EU-balot-kampanjo de EDE estas impone malalta.

    Tutcerte preskaŭ neniu – aŭ nur tre malmultaj – legis la partian programon de EDE, sed tio ja estis nur preteksta celo:-) Aliflanke ili, la voĉdonantoj, subkonscie ricevis impulson pri la daŭra ekzisto de la Esperanta ideo. Ne nur en Germanio kaj Francio, ĉar pri EDE oni skribis ankaŭ en alialandaj gazetoj kaj retejoj.

    Do nun ne temis pri vendo-kampanjo, nek pri marko-identigado, nek pri firmaa vizaĝkonstruado, nun temis simple pri konigo de ekzisto de varo sur la merkato. – Kaj tiun celon laŭ mi bone servis la nuna balotkampanjo de E-D-E.

    Cetere via vortumado “kion la reklamo efikas?” – estas por mi simpatia, ĉar finfine iu signas fakecan aliron al la temo. Aliflanke titolo de via bloga artikolo “Fina malvenko” estas malsimpatia, pro la sugestita negativa impreso.

  6. Ke la frazo: “Miaopinie unu junulo, kiu vojaĝas al Esperanto-renkontiĝo kaj reale aplikas nian lingvon, pli gravas ol cent ‘samideanoj’, kiuj sendadas petleterojn al imagitaj potenculoj,” temas pri konsumantoj kaj aktivuloj, tio estas via interpreto, sed ne mia intenco. Kompreneble vi rajtas kompreni tekstojn, kiel vi volas. La intenco de la sendinto ne gravas en komunikado. Tamen mi ja nenion skribis pri la temo “aktivuloj kaj konsumantoj”. Tiu temo trafulmis nur vian cerbon, ĉar vi, elstare aktiva esperantisto, eble jam ofte pripensis ĝin. Mi mem tute ne konsideris tiun temon, kaj nun ne emas apliki dupolusan skemon, en kiu aplikanto de Esperanto ricevu la etikedon “konsumanto” kaj petleter-sendanto la etikedon “aktivulo”. Ke junulo vojaĝas al Esperanto-renkontiĝo, implikas nenion pri ties aktivuleco aŭ konsumanteco. Mi konas junulojn, kiuj volonte vojaĝas al Esperanto-renkontiĝoj, sed same volonte aktivas por tiuj renkontiĝoj (kaj por multaj aliaj aferoj).

    Se vi preferas dupolusan skemon, jen iu pli konvena al mia intenco: 1) aplikantoj, kiuj mem kreas ion realan, kaj 2) utopiistoj, kiuj atendas farojn de aliaj. Tamen la mondo estas pli komplika. Ofte homoj kunigas en si ambaŭ polusojn. Ankaŭ mi havas utopiojn.

    Pri “La fina malvenko”: Certe ĝi sugestas ion negativan, sed ĝian reklaman efikon mi povas legi en la reteja statistiko. La titolo interesis sufiĉe da legantoj. Kelkaj certe nur rapidlegis. Certe ne ĉiuj rimarkis, ke mi skribis pri fina malvenko ja mia!

    Eblas nun repreni mian propran demandon: “Kion la reklamo/la titolo efikas?” Sed ĉi tie mi ja ne reklamas. Mi ne intencas konkretan agon de legantoj.

  7. “Esperanto estas ne utopio por morgaŭ, sed realaĵo de hodiaŭ”
    Tie mi plene konsentas.
    kaj ankaŭ pri “Miaopinie unu junulo, kiu vojaĝas al Esperanto-renkontiĝo kaj reale aplikas nian lingvon, pli gravas ol cent ‘samideanoj’, kiuj sendadas petleterojn al imagitaj potenculoj” k.s.

    Pri Ede, kvankam mi havas diversajn dubojn kaj problemojn (ĉu ia E-o oficiale uzata en Eŭropunio estus plu monda ? ĉu E-o estrita de registaroj kaj burokratoj havus la saman mienon ol E-o flegita de unuopaj idealistoj ? ktp) mi tamen helpis kandidatigi le fancan EDE, ĉar ĉiuokaze mi taksis la projekto EDE inda)

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s