Fundamento fidinda

Ŝario. La fina solvo de la vestaĵoproblemo.

Ŝario. La fina solvo de la vestaĵoproblemo. © inamo

Reformema islamisto Tariq Ramadan, demandite ĉu virinoj gvidu ankaŭ la vendredan preĝadon (ar, de, en, tr):

Ni estu tre singarda, komenci diskuton pri funkcio, kiu en islamo ne havas veran aŭtoritaton. Ĉiu povas gvidi la preĝadon. Por tio oni ne bezonas aŭtoritaton, kompareblan al tiu de pastro. En islamo por virino pli gravas esti faqih, juristo, juĝisto, islama ina klerulo. En tiu ĉi funkcio aŭtoritato reale signifas ion. Sed por gvido de preĝado oni ne bezonas profundajn konojn de islamo. Sufiĉas scii parkere la Koranon.

Sufiĉas parkeri kelkcenton da paĝoj! Mi ofte admiras homojn kun granda memorkapablo. Ekzemple teatrajn aktorojn, kiuj devas scii parkere longajn tekstojn. Mi mem parkeras kelketajn poemojn de Hölderlin, Heine, Hacks kaj aliaj, kies nomoj komenciĝas ne per H. De tempo al tempo mi lernas aŭ provas lerni novajn. Tamen, memorfiksi tutan libron superas mian imagopovon.

Fermbuŝe gapas mi al rapsodoj, kiuj de buŝ’ al buŝo peris la grandajn eposojn de generacio al generacio. Literaturo originas ne el literoj, sed el voĉoj! Eĉ nunepoke vivas homoj, kiuj parkere deklamas eposojn, kiel Homero antaŭ jarmiloj. La plej longa eposo estas kantata en Kirgizio: Manas. Ĝia plej longa versio havas 500 553 versojn (Mahabarato: ĉirkaŭ 200 000, Iliaso: 15 693, Odiseo: 12 110). En 1961 Ĝusufu Mamai bezonis naŭ monatojn por kantado de versio kun ĉirkaŭ 200 400 versoj. Kiom longe oni bezonus por laŭtlego de Poemo de Utnoa (7 095 versoj)? Ĉu sufiĉus kongresa semajno, se pluraj homoj deklamas tage kaj nokte? (Hej, tio estas propaganda ideo por kongresemuloj!)

Parkeri la Koranon tamen havas principan diferencon al parkera deklamo de eposo. Rapsodoj probable ne parkeras ĉiun vorton kaj foje improvizas, dum Korano estas sankta teksto, en kiu gravas vorto ĉiu. Kvankam Korano famas precipe kiel libro, do skribaĵo, ĝi fakte originas el buŝa fonto kaj buŝa tradicio. Muhamado, laŭ legendo, estis analfabeto kaj peris la Koranon perbuŝe al aliaj, kiuj parkerigis la vortojn de la profeto kaj recitis ilin dum preĝadoj. Partoj de la Korano estis dokumentitaj skribe jam dum la vivo de Muhamado, sed oficiala skriba versio estis ellaborita nur sub la tria kalifo, Utmano (644—656). Dum la unuaj jaroj de la Islamo pli gravis la buŝa tradicio ol la skriba. Homoj, kiuj sciis la Koranon parkere, estis pli fidindaj ol malvivaj literoj.

Simila malfido al literoj troveblas ankaŭ en aliaj fruaj kulturoj. En platona dialogo Faedroso, ekzemple, Sokrato, kiu mem skribis nenion, rakontas amuzan miton pri la egipta dio Teuto, kiu inventis la skribon kaj volis donaci ilin al faraono Tamuso. Tiu ĉi ne tre feliĉis pro la donaco, sed kritikis ĝin: la skribo estas invento por etcerbuloj, kiuj ne kapablas rememori, por trompsaĝuloj, kiuj nun, helpe de la skribo, povas ŝajnigi multajn sciojn malgraŭ siaj tutmalplenaj kapoj.

En Hindio multaj antikvaj tekstoj originas el longa buŝa tradicio, kvankam skribo estis uzata jam tre frue. Ekzistas hindaj skribaĵoj el epoko 2500—1750 aKE, sed poste oni ŝajne ne plu bezonis la skribon dum pli ol jarmilo! Nur en la tria jarcento antaŭ Komuna Erao denove aperis skribaĵoj en Hindio. Do la antikvaj hindoj pli fidis tradicion buŝan ol literan. El nuna vidpunkto, kiam skribaj dokumentoj estas ĉiutaga afero, tiu frua fido al la homa memoro estas apenaŭ komprenebla. Tamen ĝi estas klarigebla: Homoj foje mismemoras, sed skribaĵojn eblas ja falsi. Mismemori povas individuo, sed buŝan tradicion portas kolektivo. Se en tiu aro unu ero eraras, la aliaj korektas ĝin.

Ni imagu perbuŝan peradon de nia sankta teksto! Ĉiuj akdemianoj parkeru la Fundamenton kaj transvoĉu ĝin sen falsa litero al siaj disĉiploj! Sed kiel ni disputu pri la ĉapeloj?

Advertisements

2 pensoj pri “Fundamento fidinda

  1. Principe eblus diskuti eĉ la ĉapelojn :) se oni sekvus la supozatan ekzemplon de la fama Sanskrita gramatikisto Panini, kiu verkis mirigan perbuŝan (laŭ plej multaj fakuloj) gramatikon pri la Sanskrita lingvo en la 4a jarcento antaŭ nia erao. Mi ĉiam skeptikemis pri la majoritata opinio tamen, ĉar se ĝi pravas, la gramatiko de Panini estas la sola ekzemplo de sistema priskribo de homa lingvo, kiu ne dependas de skribado.

    Ne estas dubo, tamen, ke la Panini-gramatiko (la t. n. _Aŝtadhyayi_) fariĝis parkera tradicio poste. Unu mia profesoro, instruisto de Sanskrito, vizitis Baraton en la 50aj jaroj, kaj oni informis lin, ke ĉar li ne parkerigis la _Aŝtadhyayi_, li ne scipovas la lingvon. Laŭ mia scio la Barata klasika muziko transdoniĝis laŭ simila maniero, ĝis ĉirkaŭ 1900 aŭ eble poste.

    Mi supozas, ke vi ne seriozas skribante, ke “se en tiu aro unu ero eraras, la aliaj korektas ĝin”. Senskriba kulturo perdas eĉ sciojn pri sian origino. Antaŭ nur proks. 1000 jaroj la Hoĉanka tribo (nordamerika indiĝena) migris, verŝajne invade kaj per multaj bataloj, en nunan Viskonsinon el nuna Mizuro, sed havas nenian memoron pri tiu evento — kredeble la plej grava en la historio de la tribo. Estus tre interese scii la kialon de tiu malfacila migro — sed oni verŝajne neniam scios ĝin. Ktp.

  2. Mi ne ĉiam seriozas, sed mi ja seriozis pri la klarigo: “se en tiu aro unu ero eraras, la aliaj korektas ĝin”. Mi provis kompreni, kial la homoj en fruaj epokoj fidis pli al la memoro ol al la tekniko de skribo. Miaopinie tio plej bone klarigeblas per la principo de kolektiva kontrolo.

    Mi scias nenion pri la Hoĉanka tribo, sed laŭ mia supozo ilia kazo ne kontraŭas la supran klarigon. Tiu ja ne asertas ion pri la efektiva sukceso de la memorfiksado, nek pri tutaj kulturoj. Ĝi temas nur pri motivo de fido kaj pri tradiciigo de certaj tekstoj. Pri tekstoj, kiujn la tiamaj homoj opiniis tre gravaj, ekzemple la Koranon, la Vedojn aŭ la instruojn de Budho al siaj disĉiploj. Se la hoĉankoj forgesis tre gravan okazaĵon de sia historio, ili verŝajne ne havis tekston pri tiu okazaĵo, kiun ili konscie tradiciigis dum multaj generacioj.

    Pri la Vedoj necesas cetere kroma klarigo: La Vedoj estis sekretaj tekstoj kun magiaj fortoj. Ne ĉiuj homoj rajtis koni tiujn tekstojn. Do memorfiksado kaj transdono nur al rajtigitaj personoj estis pli sekura metodo ol skribaĵo, kiun hazarde povus legi ankaŭ aliaj homoj.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s