Elekto en Germanio

Parlamenta domo en Berlino

Ŝtatestro de Germanio

Ĉu vi estas negermano kaj scias parkere la nomon de la plej altranga germana politikisto? Se vi respondis: “Angela Merkel”, tio estas eraro. Ŝi estas Federacia Kanceliero. Jes, la kanceliero gvidas la politikon de Germanio, do estas la plej grava, ĉar plej potenca politikisto. Tamen, la Federacia Kanceliero havas nur la trian rangon laŭ ŝtata hierarkio. La duan havas la Prezidanto de la Federacia Parlamento. Kaj la unuan rangon havas la Federacia Prezidanto.

La aktuala prezidanto de Germanio nomiĝas Horst Köhler. Onta prezidanto, kiu oficos ekde julio dum kvin jaroj, estis elektita hodiaŭ.

Senpotenca pro sperto

En Germanio la prezidanto estas preskaŭ senpotenca. Ĝi estas ofico precipe reprezenta, simile al reĝo en reprezenta monarkio.

La senpotenco originas el spertoj pri la Vajmara Respubliko, la unua demokratio en Germanio, kiu fiaskis post nur 14 jaroj en 1933. Tiu respubliko havis tre potencajn prezidantojn. La lasta, Paul von Hindenburg, dum kelkaj jaroj regis kvazaŭ diktatoro. Li estis elstara idioto, fierante neniam esti leginta libron krom Biblio kaj la armea regularo. La popolo mokis lin ‘banejestro’, ĉar iam li stultumis: “La milito agrablis al mi kiel kuracbanado.” Temas pri la Unua Mondmilito, dum kiu mortis ĉirkaŭ 17 milionoj da homoj. En 1933 Hindenburg nomumis kanceliero Hitleron, kiu post malmultaj monatoj faris el ŝajna demokratio realan diktaturon.

Pro tiuj spertoj la nunaj Federaciaj Prezidantoj ricevis per la postmilita konstitucio nur tre malmultan potencon. Eĉ senperan elekton fare de la civitanoj oni rifuzas, ke la prezidanto ne ricevu legitimaĵon por uzurpo de plia potenco.

La Federacian Prezidanton elektas Federacia Kunveno. Elekto de ŝtatestro estas la sola tasko de tiu kunveno. Ĝi konsistas je unu duono el ĉiuj membroj de la Federacia Parlamento kaj je alia duono el diversaj homoj (ne nepre politikistoj), kiujn elektis la parlamentoj de la 16 federaciaj landoj. Hodiaŭ okazis la 13-a Federacia Kunveno, kaj ĝi havis 1224 membrojn.

Rezulto

Horst Köhler

Horst Köhler

Elekteblis kvar kandidatoj, el kiuj nur du havis realan ŝancon: Horst Köhler kaj Gesine Schwan. Krome kandidatis la tre neprezidanteca aktoro Peter Sodann, kiun subtenis nur la partio La Maldekstro, kaj Frank Rennicke, kiun subtenis du naziaj partioj.

Venkis Horst Köhler, la nuna prezidanto, kiu kandidatis por dua oficperiodo. Jen la finaj rezultoj:

  1. Horst Köhler: 613 voĉoj
  2. Gesine Schwan: 503 voĉoj
  3. Peter Sodann: 91 voĉoj
  4. Frank Rennicke: 4 voĉoj

Horst Köhler ricevis la necesan absolutan plimulton jam en la unua voĉdonado. Tio iomete surprizis. Oni ja supozis lian venkon, sed ne tiom rapidan. Lia ĉefa kontraŭulo, Gesine Schwan, subtenata de socialdemokratoj kaj verduloj, jam antaŭ kvin jaroj kandidatis kontraŭ Köhler. Tiam ŝi sukcesis konvinki ankaŭ kelkajn el ‘la burĝa tendaro’, kiu normale voĉdonas por Köhler. Lian ĉijaran rapidan venkon enfluis eble ankaŭ la strategio de la burĝaj partioj, membrigi malpli da normalaj homoj al la Federacia Kunveno, por ricevi venkon pli certan ol antaŭ kvin jaroj. Profesiaj politikistoj estas pli kalkuleblaj, ĉar ili pli kutime sekvas la ordonojn de siaj partiaj komandantoj.

Aldono je 2009-05-24: Jen samtema artikolo de Stephan B. Webanck.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s