Aperis nova scienca revuo: Teleskopo. Ĝi enhavas ankaŭ du filozofiajn artikolojn:
- Ronald J. Glossop: La Signifo de la Dudek-Unua Jarcento (PDF)
- Nikolao Gudskov: Ĉu Taleso estis la unua, aŭ forgesitaj ‘Sepoj’? (PDF)
Nikolao Gudskov prezentas kaj komentas antikvan tekston de nekonata aŭtoro, kiu — se pravas filologoj — verkis samtempe kun Taleso aŭ kelkajn jarojn pli frue. Tiu teksto, Traktato pri sepoj, enhavas krom nombromito kelkajn erojn, kiujn eblas opinii filozofiaj. El tio sekvas demando, kiu havu la honoron esti ‘la unua filozofo’: ĉu Taleso, ĉu la nekonata Sepulo?
Dum legado iomete incitis min la senpripensa akcepto de jena doktrino: “Taleso ĉiam estas konsiderata la unua filozofo en la historio.” Tio estas ne tute erara, nek tute ĝusta. Tiu opinio devenas de Aristotelo. Taleso estas la plej frua filozofo, kiun Aristotelo konis per nomo. Ankaŭ nuntempe ni ne konas pli fruan filozofon laŭnome. Do, se tio estas ĝusteto, kie kuŝas la erareto? Jen: limigo de filozofio al la okcidenta, grekdevena tradicio!
Miaopinie Esperanto povas konduki al pli vasta spirita horizonto aŭ konsciiĝo pri pluraj horizontoj. Artikolo en Esperanto, en internacia revuo legeblas en la tuta mondo. Do mi provas imagi, kiel la aserton: “Taleso ĉiam estas konsiderata la unua filozofo en la historio,” legas esperantistoj en Ĉinio aŭ Hindio, kie floras propraj filozofiaj tradicioj, por kiuj Taleso tute malgravas. Ambaŭ tradicioj komenciĝas samepoke al la greka, laŭ jaroj eĉ iom pli frue. Do, kion sentas esperantistoj kun ne-eŭropeca horizonto, legante tiajn eŭropecajn artikolojn? Ĉu ili sentas sin bonvenaj je tutmonda esperantista diskurso?
Tamen mi ne deziras nuran memriprocôn de okcidentanoj. Pli interese por tutmonda diskurso estus pli aktiva partopreno de neokcidentaj esperantistoj.
Cetere: Kvankam ni scias nur malmulton pri Taleso, li sendube saĝiĝis per alikulturaj ideoj kaj konis tre malnovan civilizon: la egiptan. Se iu nepre bezonas ‘unuan filozofon’, ni trovas lin en Afriko. Li nomiĝas Pta-Hotep, vivis en la 25-a jarcento antaŭ Komuna Erao kaj verkis por sia filo libron pri saĝa konduto. Pta-Hotep estis ne nur saĝulo, sed ankaŭ filozofo. Li verkis ne nur moralaĵon, li ankaŭ racie kialigis sian moralon.